Vizitu Forumon

Ses francaj batalaviadiloj batos Islaman Ŝtaton de Irako kaj Levant

(GMT+08:00) 2014-11-20 13:30:29     Redaktoro:Lina
Merkrede la franca ministro pri eksterlandaj aferoj Jean-Yves Le Drian diris en la Nacia Asembleo, ke Francio sendos al Jordanio ses batalaviadilojn Mirage 2000D por bati la ekstremisman grupon Islama Ŝtato de Irako kaj Levant en Irako.

Li diris, ke marde vespere du francaj batalaviadiloj partoprenis en grandskala aeratako de la "internacia alianco" en Irako kaj bombis la bazlokon de la ekstremisma grupo en Kirkuk en norda Irako. Li diris ankaŭ, ke la aeratako de la "internacia alianco" multege gravas al la lastatempa venko de Irako en la surtera batalo kontraŭ la ekstremisma grupo.

Li aldonis, ke nuntempe Francio trejnas la irakan armeon kaj la kurdajn armitajn fortojn en Irako por ke ili scipovu uzi armilojn liveritajn de Francio.

Ekde junio en Irako estis seriozaj armitaj konfliktoj, kaj ribeluloj, inkluzive de Islama Ŝtato de Irako kaj Levant, okupis grandan teritorion en norda kaj okcidenta Irako. En la pasintaj kelkaj semajnoj, helpate de la aeratako de Usono kaj Francio, la sekurectrupoj kaj la kurdaj armitaj fortoj de Irako atakis la ekstremisman grupon kaj reprenis iujn vilaĝojn.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto