Vizitu Forumon

Fama bonzo Jianzhen

(GMT+08:00) 2014-11-21 10:26:37     Redaktoro:Xiong Shan
Jianzhen naskiĝis en budaista familio. En la jaro 708 li oficiale fariĝis bonzo en la urbo Chang'an en sia 21-jara aĝo. En la sekvaj 40 jaroj li predikis sutrojn kaj konstruigis templojn. Sume pli ol 40 mil bonzoj fariĝis liaj disĉiploj, inter kiuj ne mankis postaj famaj bonzoj. Li estis titolita kiel majstro en la orienta parto de Ĉinio kaj ĝuis altan pozicion en la budaisma rondo.

En la jaro 743 du japanaj bonzoj invitis lin fari predikadon en Japanio. Jianzhen konsentis kaj prepariĝis por transveturi la maron al Japanio. Sub lia alvoko, 21 disĉiploj volonte lin sekvis. Tamen la unuafoja transveturo estis malhelpita de la registaro kaj fiaskis.

Duafoje li aĉetis militan ŝipon kaj kunportis nemalmultajn budhajn statuojn, medikamentojn, manĝaĵojn kaj tiel plu. Ĉi-foje sume 85 homoj, inkluzive de liaj disĉiploj, akompanis lin en la vojaĝo. Tamen, kiam la ŝipo ĵus forlasis la kontinenton, ĝi renkontis ventegon kaj difektiĝis. Ili do devis reveni por riparado. Post la riparado ili triafoje transveturis, sed denove fiaskis pro tio, ke la ŝipo trafis rifon nemalproksime de la kontinento.

En la jaro 744 Jianzhen refoje preparis sip or transveturi orienten, tamen la afero estis denove malhelpita de la registaro. En 748 la 61-jara Jianzhen efektivigis la kvarafojan transveturon orienten. Sed la ŝipo ŝanĝis sian navigan direkton pro tajfuno kaj atingis la sudan parton de la insulo Hainan en suda Ĉinio. Sekve de tio ankaŭ la kvinafoja transveturo fiaskis kaj Jianzhen blindiĝis pro troa laciga laboro.

Post 5 jaroj la 66-jara Jianzhen, kvankam blinda, decidis refoje transveturi orienten al Japanio. En la 19-a de oktobro de la jaro 753 li foriris de la urbo Yangzhou. En la 20-a de decembro tiu ĉi blinda bonzo finfine surpaŝis la grundon de Japanio kaj estis varme bonvenigata de japanaj bonzoj kaj ordinaraj popolanoj. Post nelonge la japana Kortego konstruigis la Templon Jietai, sub la gvido de Jianzhen. En majo de la jaro 763 Jianzhen forpasis en sia 76-jara aĝo kaj estis enterigita en Japanio.

Jianzhen vivis en Japanio 10 jarojn kaj faris grandegan kontribuon por la disvolviĝo de la japana kulturo kaj kultura interfluado inter Ĉinio kaj Japanio. Tiu tempo, kiam Jianzhen transveturis orienten, estis ĝuste la kultura prospera periodo de la dinastio Tang en Ĉinio. Li kunportis multajn valorajn metiartaĵojn kaj kaligrafaĵojn al Japanio, kiuj estis multe sorbitaj en la japanan kulturon.

Jianzhen ankaŭ alportis la ĉinan medicinon al Japanio. Li iam mem faris kuracadon al la japana reĝa patrino. Kvankam blinda, li ekzakte uzis medikamentojn.

Dum 10 jaroj Jianzhen akvumis per siaj ŝvitoj la amikecan floron de la ĉina kaj japana popoloj kaj verkis neforviŝeblan paĝon en la historio de la kultura interfluado inter Ĉinio kaj Japanio.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto