|
|
||
Vendrede en Nadi la ĉina prezidanto Xi Jinping intervidiĝis kun la fiĝia prezidento Epeli Nailatikau.
En la nomo de la fiĝia popolo Nailatikau varme bonvenigas, ke Xi Jinping vizitu Fiĝiojn. Li diris, ke la vizito de prezidanto Xi Jinping estas la unua vizito de ĉina ŝtata prezidanto al Fiĝioj, tio nepre movos la rilatojn inter Fiĝioj kaj Ĉinio al nova ŝtupo.
Xi Jinping substrekis, ke Ĉinio rigardas Fiĝiojn kiel sinceran amikon kaj gravan partneron en la pacifikaj insul-landoj, firme subtenas la evoluan vojon elektitan de la fiĝia popolo mem laŭ la stato de la ŝtato kaj la racian postulon en internaciaj okazoj prezentitan de Fiĝioj pri disvolvo de ekonomio, plibonigo de popola vivteno kaj tiel plu.
Nailatikau diris, ke Fiĝioj dankas Ĉinion pro ĝia longtempa subtenado kaj helpado; nun Fiĝioj sin dediĉas al ŝtata stabiliĝo kaj evoluado kaj rigardas la rilatecon kun Ĉinio kiel bazan ŝtonon de fiĝia diplomatia politiko. Li esperis plifortigi kunlaboron kun Ĉinio.
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved. 16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040 |