Vizitu Forumon

Sun Yat-sen

(GMT+08:00) 2014-12-05 09:15:27     Redaktoro:Xiong Shan

Sun Yat-sen naskiĝis en 1866. Lia origina nomo estas Sun Wen kaj lia hejmloko estas Xiangshan, provinco Guangdong. Li estas pioniro de la ĉina moderna demokratisma revolucio, kreinto de la Ĉina Respubliko kaj la Kuomingtango kaj iniciatinto de la Tri Principoj de la Popolo (doktrino de D-ro Sun Yat-sen, t.e. naciismo, demokratio kaj popola vivo). Li ricevis edukon de la asocio de kristanismo kaj profunde komprenis la okcidentan mondon. Li estis lerta pri la Guangdong-lingvo, ĉina lingvo, angla lingvo kaj japana lingvo. En 1905 fondiĝis la Revoluciula Ligo de Ĉinio (1905-1912, la antaŭa formo de Kuomintango). Post la Revolucio de la jaro 1911 (la ĉina burĝa revolucio gvidata de D-ro Sun Yat-sen, kiu renversis Qing-dinastion) Sun Yat-sen estis elektita kiel portempa prezidento de la Ĉina Respubliko. Li forpasis en la 12a de marto en 1925. En 1940 la registaro de Kuomintango disdonis ordonon rigardi lin kiel "patro de la Ĉina Respubliko". Li estis estimata revoluciisto en la internacia socio, la Ĉina Respubliko rigardis lin kiel ŝtatpatro, la Kuomintango rigardis lin kiel la ĉefministro kaj la Komunista Partio de Ĉinio rigardis lin kiel "granda pioniro de la ĉina moderna demokratisma revolucio".

En junio de la jaro 1894 Sun Yat-sen venis al la urbo Tianjin prezenti per skribo siajn opiniojn al grava ministro de la Qing-dinastio Li Hongzhang kaj postulis reformi la politikon, sed la postulo estis ignorita. Poste li venis al Honoluluo kaj propagandis la revolucion en ĉinoj loĝantaj en la eksterlando. Poste li restis en eksterlando dum 16 jaroj kaj kvinfoje faris ĉirkaŭmondan vojaĝon. Li vaste propagandis la revolucion en ĉinoj loĝantaj en la eksterlando kaj establis revolucian organizon.

En aŭgusto de 1905 en Tokio fondiĝis la Revoluciula Ligo de Ĉinio, la unua ĉina partio de burĝara demokratia revolucio. Unuavoĉe Sun Yat-sen estis elektita kiel la ĉefministro. En antaŭparolo al la ĵurnalo Minbao de la Revoluciula Ligo de Ĉinio, Sun Yat-sen unuafoje elmetis tri principojn, tio estas naciismo, demokratio kaj popola vivo, nome politika gvidprincipo de la Tri Principoj de la Popolo.

Revoluciuloj gvidataj de Sun Yat-sen aktive faris armitajn insurekciojn. La ribeloj rekte gvidataj de Sun Yat-sen inkluzivas la Insurekcion en Huanggang en majo de 1907, la Insurekcion en Qinvhu en junio, la Insurekcion en Fangcheng en septembro, la Insurekcion en Zhennanguan en oktobro, la Insurekcion en Qinzhou en februaro de 1908, la Insurekcion en Hekou en aprilo, la Insurekcion de novarmeo en Kantono en februaro de 1910, la Insurekcion en Huanghuagang en la 27a de aprilo de 1911, la Insurekcion en Kantono de 1895 kaj la Insurekcion en Huizhou de 1900, antaŭ la Revolucio de la jaro 1911, Sun Yat-sen sume gvidis 10 armitajn insurekciojn. Kvankam tiuj insurekcioj malsukcesis, tamen ili vekis la ĉinan popolon kaj sonigis funebran sonorilon de la Qing-dinastio.

En la 10a de oktobro en la jaro 1911 okazis la Insurekcio en Wuchang. Sun Yat-sen aŭdis tion en Usono kaj tuj faris diplomatiajn aktivadojn por gajni subtenon de diversaj landoj. Li revenis al Ŝanhajo en la 25a de decembro. En la 29a de decembro en Nanjing okazis konferenco de reprezentantoj el 17 provincoj kaj Sun Yat-sen estis elektita kiel portempa prezidento de la Ĉina Respubliko.

1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto