Vizitu Forumon

S.ro Yi Sicheng parolas pri Yunnan-a multkultura Filmfestivalo, Tria parto: estetiko.

(GMT+08:00) 2014-12-05 14:10:43     Redaktoro:Xiong Shan

Ĉinaj kaj eksterlandaj gesamideanoj certe scivolemas pri la bunta arto kaj kulturo de Yunnan, kiu venontjare gastigos la Ĉinan Kongreson de Esperanto kaj la Internacian Kongreson de Esperanto-parolantaj Fervojstoj. Instruante filmhistorion ĉe la Profesia Artkolegio de Kunming, mi malkovris la viglan mondon de la dokumentaj filmoj pri nacimaplimultoj en la regiono. Mi kaj ĉina amikino, juna arkitektino kiu volas iĝi sendependa filmistino, decidis esplori tiun-ĉi mondon de dokumenta filmado laŭ pluraj vidpunktoj. S-ro Yi Sicheng (易思成), kiu doktoriĝis en Germanio kaj estas la nuna kuratoro de la Yunnan-a Filmfestivalo, treege afable konsentis esti nia unua intervjuito. La Yunnan-a Filmfestivalo estas unu el la plej gravaj festivaloj de sendependa kino en Ĉinio, kun plurjara historio. Niaj demandoj al S.ro Yi Sicheng celis konstrui ponton inter Eŭropa kaj Ĉina kulturoj. En tiu ĉi tria parto ni parolas pri la estetika vido de la festivalo kaj de sendependa filmarto en Ĉinio.

Alessandra Madella kaj Zhang Nanxi

D: Vi ofte diras ke "mem-esprimo" estas la ĉefa celo por multaj Ĉinaj sendependaj filmistoj. Kion vi celas diri ekzakte kun tiu ĉi koncepto? Ĉu vi parolas pri la stilo? Aŭ pri la fakto ke vi ĉiam estas nepre parolanta pri vi mem, eĉ kiam vi estas fotanta la mondon?

Y: Se vi rigardas al la sendependa dokumenta kino kiel kompleta scenaro, vi vidas, ke ĉiuj iliaj filmoj kune iĝas kiel "dokumentita historio." Subjekte aŭ teme, ili dokumentis ĉion kio estas okazanta en nuntempa socio dum la lastaj tridek jaroj. Ili alparolis ĉiun gravan temon, socian problemon, aŭ gravan okazaĵon, kiel la Tri Gorĝa Baraĵo. Kaj ili montris emociojn kaj personajn rilatojn en la privata kaj familia vivo. Vi kaptas la tutan bildon de nuntempa Ĉinio el iliaj verkoj, en sensacie larĝa kaj riĉa maniero. Tiu rilatas al la diverseco de la filmistoj - al iliaj malsamaj identecoj kaj kulturdevenoj.

D: Ŝajnas ke ne estas tiom grave por vi ĉu iu dokumenta filmisto estas profesia aŭ ne.

Y: Jes, ĝenerale parolante, ne gravas por mi. Ne estas mia kriterio por taksado. Multaj bonaj filmoj estas faritaj de amatoroj. Ĝi estas ege ofta afero en ĉi tiu mondo. Sed tio ne signifas, ke ili ne zorgas pri la kinematografia aspekto. Male, ili havas malsamajn komprenojn de la filma lingvo, ĉar sendependaj dokumentaj filmoj estas etendo de iliaj antaŭaj postkuroj. Kelkaj el ili estis pentristoj, muzikistoj, intelektuloj aŭ kulturaj esploristoj. Subite, filmi iĝas nova maniero servi la saman celon en malsamaj formoj.Tio igas ĉinajn sendependajn filmojn tiel interesaj. Sed estas vere nur pri la bonaj kaj maturaj filmistoj – tiuj kiuj faras siajn filmojn bone, kun sufiĉe da mem-konscio.

1 2 3 4 5 6
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto