Vizitu Forumon

En Nanzhao de Fujian: aŭskulti plendojn de la amasoj kaj senigi iliajn zorgojn

(GMT+08:00) 2014-12-11 15:09:50     Redaktoro:Xiong Shan
En la jaro 2012, gubernio Zhaoan de provinco Fujian establis normalan laboran sistemon, kiu postulas, ke kadroj aŭskultu plendojn de la popolaj amasoj, iru al bazo, regule akceptu la popolajn amasojn, aŭskultu plendojn de ili kaj senigu iliajn zorgojn.

Chen Yanlin, sekretario de la Partia Komitato de urbeto Nanzhao en la gubernio Zhaoan, diris al raportisto, ke tiu sistemo jam gajnis kelkajn efikojn.

Chen Yanlin diris: "Ni faras tiun laboron dum kelkaj jaroj kaj pli kaj pli profunde. Tiu laboro antaŭenpuŝas lokan ekonomian konstruadon kaj akcelas stabilecon de la socio. La plej grava afero estas intimigi la rilatojn inter partio kaj la popolaj amasoj, kadroj kaj la popolaj amasoj."

Chen Yanlin rememoris, ke iu vilaĝano estis erare kondamnita al dek jaroj da mallibereco, tial li estis tre malkontenta kaj senĉese skribis leterojn kaj faris vizitojn por esprimi plendojn. Kiam Chen Yanlin sciiĝis pri tio, li propramove kontaktiĝis kun tiu vilaĝano kaj ofte venis al la hejmo de la vilaĝano por babili. Kiam estis festoj, kadroj de la urbeto Nanzhao iris al la hejmo de la vilaĝano. Finfine, la klopodo havas frukton.

Chen Yanlin diris: "Li estas emociata pro la prizorgo de la registaro kaj la partio al li. Li estas neforgesata."

Chen Yanlin diris al raportisto, ke laŭ postulo de la normala labora sistemo, ĉiulunde kadroj de la urbeto Nanzhao akceptas viziton aŭ faras viziton al hejmoj de la popolaj amasoj. Li diris, ke tiu laboro bezonas veran koron, oni devas rigardi la popolajn amasojn kiel familianojn, aŭskulti plendojn de ili kaj senigi zorgojn de ili.

Laŭ konigo, en la lasta jaro, la urbeto Nanshao gajnis la unuan lokon en kontenta testo de la popolaj amasoj pri tiu normala labora sistemo.

Chen Yanlin diris: "Mi pensas, ke kadroj de la bazo devas havi amon kaj respondecon. Se la popolaj amasoj volas viziti iun kadrulon, ni devas varme akcepti kaj aŭskulti ilian opiniojn kaj proponojn."

Pri la prudenta postulo, la loka registaro devas elmeti solvan rimedon en la unua tempo. Pri la malfacilaĵoj, kiuj ne povas tuj esti solvataj, en la regula konferenco de la urbeto Nanzhao, kiu okazas duonmonate, oni esploras solvan rimedon, fiksigas respondeculon kaj difinas limtempon por solvi la disputon de la popolaj amasoj.

Chen Yanlin diris: "Ni havas tian ideon, ke nia organizo de la partio devas havi pli kaj pli grandan koheran forton, kaj la popolaj amasoj rigardas la kadrojn kiel siajn familianojn, do la laboro povas iri bone."

Chen Yanlin diris, ke kadroj de la urbeto Nanzhao plenumas siajn respondecojn laŭ tiu ideo.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto