Vizitu Forumon

Ĉinio okazigis en Nankino memorigan ceremonion por la viktimoj de la Nankina Masakro

(GMT+08:00) 2014-12-13 11:07:12     Redaktoro:Xiong Linping

La 13a de decembro estas la unua nacia memortago por la viktimoj de la Nankina Masakro. Je la 10a en tiu ĉi tago la nacia memoriga ceremonio okazis en la Memoriga Halo por la Viktimoj de la Nankina Masakro fare de la Japanaj Invadantoj. Al la ceremonio ĉeestas Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, ŝtata prezidanto kaj ĉefo de la Centra Milita Komisiono.

La Memoriga Halo por la Viktimoj de la Nankina Masakro fare de la Japanaj Invadantoj, kie okazis la memoriga ceremonio, estas konstruita por memorigo pri la Nankina Masakro. Ĝi, unu el la originaj restejoj, kie la japanaj armeanoj faris amasbuĉadon, troviĝas ĉe la "kavo de dekmil homoj" apud la orienta strato Chating ĉe la orienta pordego Xijiang en Nankino. La 15an de aŭgusto la Memoriga Halo estis oficiale malfermita al la publiko.

En la 13a de decembro 1937 la japanaj invadantoj, kiuj faris sennombrajn monstrajn krimegojn en Ĉinio, komencis en Nankino fabriki amasbuĉadon, kiu ŝokis la mondon. Pli ol 300 mil samlandanoj estis malhumane buĉitaj tiel longe kiel dum ses semajnoj. La Nankina Masakro, ĉu en nombro de viktimoj, ĉu en grado de senhumaneco, estas kalkulita al feroca krimego kontraŭhoma, kaj same kiel la masakro fare de la nazioj en la koncentrejo Auschwitz, ankaŭ la Nankina Masakro estas rigardata kiel atesto, en kiu oni vidas, kiom grandan plagon naziismo alportis al la homaro.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto