Vizitu Forumon

 Novaĵoj (Decembro 17)

(GMT+08:00) 2014-12-17 17:50:27     Redaktoro:Li Lu

Saluton, karaj amikoj! Jianping kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 17-a de decembro, merkrede. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn. Ni ĉefe parolos pri tio, ke Ĉinio kaj centr-eŭropaj kaj orient-eŭropaj landoj striktigas ekonomian ligitecon; internacia komunumo forte kondamnas teruratakon en Pakistano.Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Marde posttagmeze en Belgrado ĉina ĉefministro Li Keqiang kaj gvidantoj de centr-eŭropaj kaj orient-eŭropaj landoj kune ĉeestis inaŭguron de la 4a ekonomia kaj komerca forumo de Ĉinio kaj centr-eŭropaj kaj orient-eŭropaj landoj kaj faris paroladon.

Li diris, ke nuntempe la monda ekonomia situacio estas severa kaj kompleksa, la ekonomio en pluraj landoj alfrontas grandan premon de regreso, kaj estas ekstreme dorna la tasko subteni stabilan kreskon. Samtempe ankoraŭ estas granda diferenco de evoluo en Ĉinio, centr-eŭropaj kaj orient-eŭropaj landoj, EU kaj eĉ en la tuta mondo, kaj tio montras grandan potencialon en la disvolvado. Li akcentis, ke profundigo de la kunlaboro inter Ĉinio kaj centr-eŭropaj kaj orient-eŭropaj landoj utilas al ekvilibra disvolviĝo de Eŭropo, kaj la kunlaboro kadre de la leĝa sistemo de EU servas al reciproka profito kaj kungajno de Ĉinio kaj EU.

Marde posttagmeze en Belgrado ĉina ĉefministro Li Keqiang kaj serba ĉefministro Aleksandar Vucic kune renkontiĝis kun raportistoj post la tria kunveno de gvidantoj de Ĉinio kaj centr-eŭropaj kaj orient-eŭropaj landoj.

Li Keqiang diris, ke kunlaboro inter Ĉinio kaj la landoj centr-eŭropaj kaj orient-eŭropaj havas grandan latentan forton, kaj la Belgrada Skizo konfirmis direkton kaj prosperon de la kunlaboro. La landoj centr-eŭropaj kaj orient-eŭropaj havas vastan postuladon en infrastruktura konstruo, kiu povas forte altiri investon kaj tiel impulsi la ekonomian kreskon kaj plibonigi la popolan vivon.

Serba ĉefministro Vucic diris, ke ĉi-foje en la kunveno la gvidantoj de Ĉinio kaj centr-eŭropaj kaj orient-eŭropaj landoj planis direkton de la kunlaboro, konfirmis ĉefajn kampojn de la kunlaboro kaj rikoltis riĉajn fruktojn.

Proparolanto de la Komerca Ministerio de Ĉinio Shen Danyang marde refutis la kritikon, ke Ĉinio manipulis la juanan kurzon favore al eksporto. Li emfazis, ke Ĉinio ne intencas nek bezonas manipuli la juanan kurzon por akiri avantaĝojn de eksporto kaj realigi favoran saldon.

William Reinsch, vicprezidanto de la Usona-Ĉina Komisiono de Ekonomia kaj Sekureca Ekzameno, lastatempe diris, ke por akiri avantaĝojn de eksporto, Ĉinio refoje malaltigis la juanan kurzon, kaj pro tio la malfavora saldo de Usono en la komerco kun Ĉinio eble kreos novan rekordon.

Shen diris, ke de la lasta jaroj Ĉinio akcelas reformadon de la formiga mekanismo de juana kurzo, kaj en marto de la kuranta jaro estis grandigita la flosa gamo, kaj pro tio la du-direkta fluktuo normaliĝis. Ekde junio de la kuranta jaro la usona dolaro eniris en la periodon de plivaloriĝo, kaj la indico de usona dolaro kreskis je pli ol 10%, tamen la kurzo de juano kontraŭ la usona dolaro kreskis je nur 0,9%.

La Popola Ĵurnalo merkrede publikigis komentarion pri la lastatempa Centra Konferenco pri Ekonomia Laboro, dirante, ke la konferenco akcentis, ke oni devas meti novigon sur elstaran lokon de la laboro pri ekonomio, ĉar tio estos grava dependo kaj movforto por altigo de kvalito kaj efiko de la ekonomia kresko kaj por sana kaj stabila disvolvado de la ekonomio en la venonta periodo. La artikolo montris, ke disvolvado de la ĉina ekonomio en nova normaleco estas pli multe limigita de resursoj kaj la medio. La ekonomio urĝe bezonas ŝanĝon de la disvolva modelo, kaj nur novigo povas konduki la ekonomion al bonkvalita kaj efika disvolviĝo.

Iu lernejo en Peshawar de Pakistano marde estis atakita de armitaj personoj, kaj mortis almenaŭ 141 homoj, inkluzive de 132 lernantoj kaj 9 instruaj kaj administraj personoj. Poste la pakistana Talibano deklaris sian respondecon pri la atako. La internacia komunumo esprimis fortan kondamnon al la atako.

Pakistanaj prezidento Mamnoon Hussain kaj ĉefministro Nawaz Sharif tiutage esprimis fortan kondamnon al la atako. Sharif deklaris, ke en la venontaj tri tagoj la tuta lando funebru pro la viktimoj.

En la sama tago ĝenerala sekretario de UN Ban Ki-moon forte kondamnis la atakon kaj urĝis la pakistanan registaron puni la atakantojn.

Ankaŭ usona prezidento Barak Obama reasertis, ke Usono subtenas la pakistanan registaron batali kontraŭ terorismo kaj ekstremismo kaj akceli regionan pacon kaj stabilecon.

Qin Gang, proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, diris, ke Ĉinio estas konsternita kaj afliktita de la atako kaj esprimas plej fortan kondamnon. Li akcentis, ke Ĉinio oponas ĉian terorismon kaj subtenos plu la senlacajn klopodojn de la pakistana registaro por la batalo kontraŭ terorismo kaj protekto de nacia stabileco kaj popola sekureco.

Proparolanto de la Blanka Domo Josh Ernest diris, ke prezidento Barack Obama eble subskribos en tiu ĉi semajno leĝprojekton pri sankcioj kontraŭ Rusio, kiuj estis aldonitaj pro la ukraina krizo. En la lasta semajno la Kongreso jam adoptis la leĝprojekton.

Ernest diris en regula gazetara konferenco, ke la teamo de Obama restas hezitema pri la leĝprojekto de aldonitaj sankcioj, tamen Obama ankoraŭ planas subskribi la leĝprojekton, ĉar estas konservata la elasta spaco por decidfaro de prezidento.

Laŭ la leĝprojekto Usono donos la pozicion de aliancano ekster NATO al Ukrainio, Kartvelio, Moldavio, aplikos novajn sankciojn kontraŭ grandaj kompanioj de Rusio, asignos 350 milionojn da dolaroj en la buĝetjaro de 2015 por ekipi la ukrainan armeon kaj rajtigos la prezidenton liveri militajn ekipaĵojn al Ukrainio.

Ukraina prezidento Petro Poroshenko marde vespere renkontiĝis kun Federica Mogherini, supera reprezentanto de EU pri eksteraj aferoj kaj sekureca politiko. Li diris post la renkontiĝo, ke la konflikto en orienta Ukrainio povas esti solvita nur en paca maniero.

Poroshenko diris en komuna gazetara konferenco kun Mogherini, ke la paca plano prezentita de li estigis la Minskan Interkonsenton en la 5a de septembro kaj la Minskan Memorandon en la 19a de septembro. Ĉiuj partioj konsentis, ke la konflikto povas esti solvita nur surbaze de la paca plano kaj ĉiuj minskaj interkonsentoj.

Mogherini diris poste, ke EU firme postulas observon de la Minska Interkonsento, ĉar tio estas la sola vojo por protekto de suvereneco kaj teritoria integreco de Ukrainio. Ŝi akcentis, ke EU esperas, ke la Minska Interkonsento estos komplete efektvigita.

Finiĝis la novaĵoj!

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto