Vizitu Forumon

 Novaĵoj (Decembro 19)

(GMT+08:00) 2014-12-19 18:22:39     Redaktoro:Li Lu

Saluton, karaj amikoj! Jianping kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 19-a de decembro, vendrede. Hodiaŭ estas la 50-jara jubileo de la Esperanta elsendo de Ĉina Radio Internacia. Unue ni elsendos kelkajn novaĵojn. Ni ĉefe parolos pri tio, ke Xi Jinping atingis Makaon por celebrado de 15-jara jubileo; Rusio havas la kapablon venki la portempan malfacilon. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Vendrede tagmeze ĉina prezidanto Xi Jinping atingis Makaon por celebrado de la 15a datreveno de la reveno de Makao al la patrolando.

Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, ankaŭ ĉeestos la enoficiĝan ceremonion de la kvara-mandata registaro de la Makaa Speciala Administracia Regiono en sabato.

Atinginte la Makaan Internacian Flughavenon, Xi kaj lia edzino Peng Liyuan estis salutitaj de Chui Sai On, ĉefadministranto de Makao kaj lia edzino Fok Waifun, kaj du makaaj infanoj, kiuj prezentis bukedojn al ili. Xi manpremis kun Ho Hau Wah, vicprezidanto de la Nacia Komitato de la Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco kaj eksa ĉefo de la Makaa Speciala Administracia Regiono. Xi diris al raportistoj en la flughaveno, ke li ĝojas viziti Makaon denove post kvin jaroj.

Ĵaŭde antaŭtagmeze en Belgrado ĉina ĉefministro Li Keqiang intervidiĝis kun serba prezidento Tomislav Nikolic.

Li Keqiang diris, ke la amikeco inter Ĉinio kaj Serbio havas longan historion, kaj la du landoj respektas kaj egale traktas unu la alian. Li asertis, ke nuntempe la dulandaj rilatoj estas sur nova nivelo, kaj lia vizito celas firmigi politikan interfidon de la du landoj kaj puŝi la duflankan pragmatan kunlaboron akiri novajn pozitivajn rezultojn. Nikolic diris, ke la serba registaro bonvenigas ĉinajn entreprenojn fari investon en Serbio kaj partopreni en ĝia infrastruktura konstruo kaj volas plifortigi kunordigon kaj kunlaboron kun Ĉinio en internaciaj kaj regionaj aferoj.

Vendrede matene Li Keqiang atingis Bankokon por ĉeesti la kvinan pintkunvenon de la Ekonomia Kunlaboro de Plia-Mekonga Subregiono (PMS).

Li diris, ke ekde 1992 post sia komenciĝo la Ekonomia Kunlaboro de Plia-Mekonga Subregiono akiris gravan progreson en la subregiona kunlaboro kaj regiona ekonomia integriĝo, kaj li volas interŝanĝi opiniojn kun aliaj ĉeestantoj por profundigi regionajn ekonomiajn kaj komercajn kunlaborojn, akceli interligon kaj interlaboron, kaj novigi la modelon de industria kunlaboro. En intertempo de la kunveno li interparolos kun tajlanda ĉefministro Prayuth Chan-ocha kaj subskribos kun li dokumentojn pri la duflanka kunlaboro.

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Qin Gang ĵaŭde diris, ke la valuto-interŝanĝa aranĝo kaj prienergia kunlaboro inter Ĉinio kaj Rusio ne estas influita de la depreco de rublo. Li diris en regula gazetara konferenco, ke la valuto-interŝanĝa interkonsento subskribita de la du landoj prenis en la konsideron fluktuon de la kurzo.

Qin diris, ke Ĉinio rimarkis la lastatempan devaluton de rublo kaj diversajn rimedojn, alprenitajn de la rusa registaro por stabiligi la fremdvalutan merkaton. Li diris: "Rusio posedas relative abundan rezervon de devizoj, kaj la procento de ĝia publika debeto en la malneta enlanda produkto estas relative malalta inter la membroj de la Grupo 20. Krome, Rusio havas riĉajn resursojn kaj bonan industrian bazon. Ni kredas, ke Rusio havas la kapablon venki la portempan malfacilon."

Rusa prezidento Putin ĵaŭde okazigis jaran gazetaran konferencon por respondi demandojn de rusaj kaj alilandaj raportistoj rilate la ekonomion, enlandan kaj eksterlandan politikojn. Li diris, ke la rusa ekonomio restas sur normala vojo kaj certe sin liberigos el la malfacila situacio.

En la lastaj tagoj grandmezure falis la kurzo de rublo, kio kaŭzis maltrankvilon de la ekstero pri la rusa ekonomio. Putin diris, ke la nuna malfacilo estas kaŭzita ĉefe de la eksteraj faktoroj. Nun la rusa ekonomio estas sur normala vojo, kaj Rusio povas iri el la malfacilo en la venontaj du jaroj.

Pri la rilatoj kun Ĉinio, Putin diris, ke Ĉinio estas plej granda komerca partnero de Rusio, ĉi-jare la kvanto de la duflanka komerco atingos 90 miliardojn da usonaj dolaroj, kvankam la monda ekonomio frontas al malfacilaĵoj, tamen la komerco plu kreskos. Li diris, ke la plej grava tasko de la duflanka komerco estas diversigi la strukturon, precipe fortigi la kunlaboron en la altteknologia kampo.

Li diris, ke Rusio kaj Ĉinio havas komunajn interesojn, kaj la duflanka kunlaboro en la Sekureca Konsilio de UN sendube estas grava faktoro por stabiligo de la monda situacio.

Oficala retpaĝaro de ukraina prezidento ĵaude vespere anoncis, ke tiutage prezidento Petro Poroshenko prezentis leĝprojekton pri forlaso de la pozicio de ne-aliancado al la parlamento por ekzameno.

Gazetara servo de ukraina prezidento diris, ke la projekto celas protekti la suverenecon kaj teritorian integreco de Ukrainio kaj la memstaran starigon de aldona mekanismo, kaj Poroshenko jam difinis ĝin kiel prioritatan projekton por tuja ekzameno de la parlamento.

La gazetara servo diris ankaŭ, ke instrukcio de la projekto montris, ke la ukraina pozicio de ne-aliancado estas nevalida en certigo de la nacia sekureco kaj rezisto kontraŭ ekstera invado, kaj longperioda troviĝo en la griza bufrozono inter fortikaj sistemoj de kolektiva defendo estas ekstra defio por Ukrainio.

En 2010 la ukraina parlamento adoptis la leĝprojekton "principo de enlanda kaj eksterlanda politikoj" prezentitan de tiama prezidento Yanukovych kaj tiel difinis la ukrainan pozicion de ne-aliancado. Oni ĝenerale opinias, ke la decido de la ukraina instanco celas forbalai leĝajn obstaklojn por la membriĝo al NATO.

Liu Jieyi, konstanta delegito de Ĉinio al UN, ĵaŭde diris, ke dialogo kaj intertrakto estas la sola vojo por konvena solvo de la irana nuklea problemo, kaj Ĉinio volas kontribui kun ĉiuj partioj por kompleta, longperioda kaj konvena solvo de la irana nuklea problemo.

Tiutage la Sekureca Konsilio de UN okazigis kunvenon por aŭskulto de raporto de la Komitato pri Sankcioj kontraŭ Irano. Liu Jieyi diris en sia parolado, ke la pozitiva tendenco de dialogo kaj intertrakto pri la irana nuklea problemo devas esti alte taksata de ĉiuj partioj. En la sekva periodo la plej grava tasko estos daŭrigi la tendencon, persisti en komunaj konsentoj kaj forigi malakordon por frue atingi reciprokprofitan kaj kungajnan plenampleksan interkonsenton.

Finiĝis la novaĵoj!

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto