Vizitu Forumon

Kurdoj reakiris nordan urbon Sinjar

(GMT+08:00) 2014-12-22 15:44:20     Redaktoro:Yu Rongkang

Kurdaj armitaj fortoj de Irako sabate diris, ke post unu-taga batalo ili reakiris plejparton de la urbo Sinjar, grava strategia loko en norda Irako. Iraka ĉefministro dimanĉe diris, ke li estas fidoplena pri venko super la ekstremisma grupo Islama Ŝtato.

La kurdoj diris, ke la batalo daŭris la tutan tagon, kaj nun la pionira grupo forigas grandan kvanton da minoj kaj bomboj, metitaj de la ekstremisma grupo apud vojoj kaj en konstruaĵoj. Unu kurda batalanto konfirmis, ke ili hisis la flagon de la kurda aŭtonoma regiono sur la magistratejo. Unu oficiro diris, ke entute ok mil homoj partoprenis en la batalo, kaj tio estis la plej grandskala kaj sukcesa operaco de post komenciĝo de la batalo kontraŭ la Islama Ŝtato.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto