Vizitu Forumon

Pang Huanjian—protektanto de tradicia kulturo

(GMT+08:00) 2014-12-25 14:31:01     Redaktoro:Li Lu

 Hou Zhiping kaj Pang Huangjian

S-ro Pang Huanjian loĝas kaj vivas en Qingdao,marborda urbo en Ĉinio kaj estas fama kolektisto de folkoraj kulturaĵoj. Antaŭ pli ol 30 jaroj li esperantistiĝis. Kiel unu el LKK-membroj de la 5-a Pacifika Kongreso de Esperanto li entuziasme servis al ĉinaj kaj alilandaj esperantistoj dum la kongreso, kaj iam laboris en la redakcio de La Mondo, organo de la Ĉina Esperanto-Ligo.

Jam en la jaro 1969 li komencis kolekti objektojn kun indiĝenaj moroj, precipe tradiciajn nutraĵ-formilojn. En la jaro 2009 la de li kolektitaj nutraĵ-formiloj (uzitaj en la antikva Ĉinio por prepari farunaĵojn kaj kukojn) estis enmetitaj en la liston de la Ŝanhaja Grand-Monda Guinnes (www.dsjjns.com). Pri tio raportis pli ol 50 amaskomunikiloj.

Pang devenis de kampara familio. Influite de sia avo en la infaneco, li ŝatas legi librojn, fari kaligrafaĵojn kaj pentraĵojn kaj papereltondaĵojn kaj interesiĝas ankaŭ pri diversaj kulturaj aranĝoj loke karakterizitaj. li komencis kolekti objektojn de Shandong-aj folkloroj en la jaro 1969, tiam oni jam ne plu uzis tradiciajn formilojn por fari farunaĵojn pro la vasta uzado de maŝinoj. La tradiciaj nutraĵ-formiloj konservitaj en la hejmo dum multaj jaroj kaj kelkaj papereltondaĵoj fariĝis liaj unuopaj kolektaĵoj, sed la vera kolektado komenciĝis post lia okupiĝo pri komercado.

1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto