Vizitu Forumon

Revolucia gvidanto en la moderna epoko--Deng Xiaoping

(GMT+08:00) 2014-12-26 14:41:19     Redaktoro:Xiong Shan

Deng Xiaoping naskiĝis en la vilaĝo Paifang de la gubernio Guang'an (nun estas la urbo Guang'an) de la provinco Sichuan, Ĉinio. Lia origina nomo estis Deng Xiansheng, poste lia instruisto ŝanĝis lian nomon al Deng Xixian. Li estis unu el la gravaj gvidantoj de Komunista Partio de Ĉinio, la Ĉina Popola Liberiga Armeo kaj la Ĉina Popola Respubliko. En 1977, okaze de la 1-a plena sesio de la 11-a Centra Komitato de Komunista Partio de Ĉinio, li reenoficiĝis kiel vic-prezidanto de la Centra Komitato de KPĈ kaj vic-ĉefministro de la ŝtata konsilantaro. En 1978 la 3-a plena sesio de la 11-a Centra Komitato de KPĈ certigis lian gvidan pozicion. De la jaro 1978 ĝis 1983 li servis kiel prezidanto de Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco, de 1981 ĝis 1989 servis kiel prezidanto de la Centra Milit-Komitato de KPĈ kaj de 1982 ĝis 1987 servis kiel estro de la Centra Konsilantaro de KPĈ.

En sia tuta vivo, Deng Xiaoping neniam enoficiĝis kiel la plej alta gvidanto de KPĈ aŭ de la Ĉina Popola Respubliko. Fakte de 1978 ĝis 1989, ĝenerale li estis rigardata kiel la plej alta gvidanto, eĉ post sia forpaso, li ankoraŭ havis influecon. Li estis ofciale nomata de la Ĉina Popola Respubliko kiel "marksisto, revoluciisto de la proletaro, politikisto, militartisto, diplomato kaj kerno de la duageneracia centra gvidantaro de KPĈ".

Lia politika teorio estas nomata "Teorio de Dengxiaoping". Li estis "ĝenerala projektisto de la reformado kaj malfermado en Ĉinio", tio preskaŭ influis ĉiujn ĉinojn en la fino de la 20-a jarcento. En la jaroj 1978 kaj 1985 li estis elektita kiel "jara influa persono" en la gazeto Times. Li iam diris: "Mi estas filo de la ĉina popolo. Mi profunde amas mian landon kaj popolon".

Edward Heath, la brita eks-ĉefministro, estas unu el la fremdaj amikoj de Deng Xiaoping. Edward diris: "La plej granda kontribuo de Deng Xiaoping al la tuta mondo estas, ke li prezentis al la mondo, kiel Ĉinio administras kaj rapide disvolvas sin, kia kontribuo estas farata de Ĉinio al la tuta mondo." Lia iniciato "unu lando, du sistemoj" sukcese solvis la problemon pri Hongkongo. Edward diris: "Ne nur por Ĉinio, Britio, kaj Hongkongo, sed ankaŭ por la tuta mondo, tio estas la plej perfekta rezulto." Kvankam multaj vortoj de Deng Xiaoping estas famaj, ekzemple "malriĉa ne estas socialismo", "scienco kaj tekniko estas la unua produkta forto", ktp , tamen oni malfacile trovas takson faritan de li pri si mem.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto