Vizitu Forumon

Novjara mesaĝo de ĉina ŝtatprezidanto Xi Jinping por 2015

(GMT+08:00) 2014-12-31 18:55:00     Redaktoro:Ĝoja


En la antaŭvespero de la nova jaro ĉina ŝtatprezidanto Xi Jinping, pere de Ĉina Radio Internacia, Ĉina Nacia Radio kaj Ĉina Centra Televidstacio, publikigas novjaran mesaĝon por 2015. La plena teksto estas ĉi-sube:

Tempo pasas tiom rapide. La jaro 2014 baldaŭ forpasos, kaj la jaro 2015 nun venas al ni. En tiu ĉi momento de adiaŭo al la malnova jaro kaj bonvenigo al la nova mi adresas novjaran benon al la tutlanda popolo el ĉiuj etnoj, al la samlandanoj de la Honkonga kaj Makaa Specialaj Administraciaj Regionoj, al la samlandanoj de Tajvano, la transmaraj elmigrintoj kaj ĉin-devenuloj, kaj al la amikoj el ĉiuj landoj kaj regionoj!

La jaro 2014 estas neforgesebla. En ĉi jaro ni firmvole antaŭenpuŝis reformadon, venkis ne malmultajn malfacilaĵojn, aperigis serion da gravaj rimedoj pri reformado, el kiuj pli multaj rekte koncernas interesojn de ordinaraj popolanoj. Ni adaptiĝis al la nova normalstato de ekonomio, aktive spronis ekonomion kaj socion disvolviĝi, kaj per tio la vivo de la popolanoj havis novan fizionomion. La 12an de decembro la unuaperioda vorko ĉe la meza linio de la "Akvokonduko de Sudo al Nordo" oficiale ekfunkciis, kaj por la grandega konstruado pli ol 400 mil homoj translokiĝis; ili faris sinoferan kontribuon, al ili ni esprimas nian respekton, esperante ke ili vivu feliĉe en la nova hejmloko. En tiu ĉi jaro ni laŭpove starigis bonajn morojn kaj subpremis agojn kontraŭdisciplinajn, ĉefe en batalo kontraŭ formalismo, burokratismo, hedonismo kaj luksegemo kaj malŝparemo, kaj nun la stato jam multe ŝanĝiĝis. Ni intensigis nian baton al korupteco kaj kun nul-tolera sinteno senindulge punis koruptitajn elementojn, kio montras nian firman decidon agi kontraŭ korupteco kaj puni fiulojn. Ĉi-jare ni fortigis kunlaboron kaj interkomunikiĝon kun diversaj landoj en la mondo, kiel gastiganto en Pekino organizis la Neoficialan Kunvenon de Gvidantoj de Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro, niaj ŝtatgvidantoj multfoje faris vizitojn al aliaj landoj, kaj dume ankaŭ alilandaj gvidantoj grandkvante vizitis Ĉinion; tiuj ĉi aktivecoj igis la mondon pli bone ekkoni Ĉinion.

Por tiuj ĉi laboroj niaj diversnivelaj oficistoj faris sian eblon. Kompreneble, sen subtenado de la popolo, tiuj ĉi laboroj vere malfacile plenumiĝis. Por tio mi bonvolas doni laŭdon al nia granda popolo.

Ĉi-jare ni per leĝfaro difinis memortagon por la venko de la Kontraŭjapana Rezistmilito de la ĉina popolo, memortagon por martiroj, kaj nacian ofertagon por la viktimoj de la Nankina Masakro, kaj organizis solenajn aktivecojn en tiuj tagoj. Al tiuj, kiuj oferis sian valoran vivon por la patrujo kaj por la popolo, ni devas en la koro memori ilian sindediĉon kaj sinoferon.

En tiu ĉi jaro ni spertis tristigajn momentojn. La malajzia flugo MH370 malaperis, pli ol 150 samlandanoj estas ankoraŭ ne trovitaj. Ilin ni ne forgesis, ni ĉiel faru ankoraŭ pluan penadon por trovi ilin. Ĉi-jare en nia lando okazis gravaj naturaj katastrofoj kaj sekurecaj akcidentoj, ne malmultaj samnacianoj forlasis nin. La tertremo de Ludian, Yunnan, kaŭzis morton de pli ol 600 homoj. Ni kormemoras ilin, kaj deziras ĉion bonan al iliaj familianoj.

Baldaŭ sonoros la sonoriloj de la nova jaro. Ni devas plu klopodi, ke la aspiro de la popolo estu nia agado, kaj la espero de la popolo estu realo de vivo. Ni devas daŭrigi la plenampleksan profundigon de reformado. Sago elpafita jam ne povas esti reprenita; ĉe ŝlosila momento de reformado venko venas nur al la bravuloj. Ni devas plu ĉiudimensie antaŭenigi konstruadon de jurŝtato, per leĝsistemo garantii la interesojn kaj rajtojn de la popolo, la egalecon kaj juston de la socio, kaj akceli evoluadon de la lando. Ni devas plenamplekse profundigi reformadon, ĉiuflanke antaŭenigi ŝtatregadon laŭ leĝaro, por ke ili ambaŭ estu kvazaŭ du flugiloj de birdo kaj du radoj de ĉaro, kaj fari, ke la celo komplete realigi bonstatan socion estu laŭplane atingita.

La vivo de la ĉina popolo ĝenerale estas pli kaj pli bona, tamen ni devas ĉiam memori tiujn popolamasojn, kiuj ankoraŭ restas en malfacila situacio. Ni devas fervore labori por vivteno de la popolo, precipe labori flanke de la ekspluatado por elimini malriĉecon kaj de la laboro garantia al vivteno de la popolo, por ke paŭperismaj loĝantoj, ĉu en kamparo, ĉu en urbo, kaj ĉiuj homoj bezonantaj helpon vivu en garantio kaj kun animo plena je varmo.

Ni devas plu plene praktiki parti-mastradon en severa maniero, senŝanceliĝe ŝanĝi laborstilon, alte teni akran glavon kontraŭ korupteco kaj fortikigi kaĝon de sistemo. En la socialisma lando gvidata de la Komunista Partio de Ĉinio, ĉiu koruptita ulo, se li ĉi-flanke estas trovita, devas esti enketita. Koruptulo devas esti punita, kaj defraŭdulo devas esti forpelita.

La afero, kiun ni nun entreprenas, estas granda. Firmeco povas irigi nin al venko, sed halto sur vojo nepre rezultigas fiaskon. Nia plano estas grandioza, kaj nia batalo certe estas malfacila. La tuta partio kaj la tutlanda popolo el ĉiuj etnoj devas kuniĝi kvazaŭ kun unu koro, kolekti ideojn el ĉiuj flankoj, kapti bonan ŝancon, kun unuanima volo respondi al defioj, solvi malfacilajn problemojn en agemo kaj ĝustigemo, fari penadon celante al kreivo, por ke la disvolviĝo de la lando kaj la vivo de la popolo estu bonaj jaron post jaro.

La ĉina popolo atentas pri la estonteco de sia lando, ankaŭ de la mondo. En Afriko okazis la epidemio Ebola, ni donis helpon; la ĉefurbo de Maldivio suferis malprovizon de akvo, ni donis helpon. Multege da tiaj agoj montras la grandanimecon de la ĉina popolo, kiu kune spiras kaj same sortas kun ĉiuj landoj. Nuntempe la mondo ankoraŭ ne estas paca. Ni vokas pacon, ni sincere esperas, ke la tutmondaj popoloj kune klopodu, por ke ĉiuj popoloj sin liberigu de turmento de malsato kaj malvarmo, por ke ĉiuj familioj sin liberigu de minaco de militfajro, kaj por ke ĉiuj infanoj povu vigle kreski sub la sunlumo de paco.

Dankon al vi ĉiuj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto