Vizitu Forumon

Yao kaj Shun cedis imperiestrolokon

(GMT+08:00) 2014-12-31 08:25:48     Redaktoro:Pluveta

En la ĉina longa feŭda historio, imperiestroloko estas daŭrigata de filoj de imperiestroj. Sed inter Yao, Shun kaj Yu, la 3 plej fruaj imperiestroj en la ĉina mito, la daŭro de la imperiestroloko ne rilatis al sango. Kiu havis bonan kvaliton kaj kapablon, tiun oni elektis kiel daŭriganton de la imperiestroloko.

Yao estas la unua imperiestro en la ĉina legendo. Kiam li maljunis, li volis trovi daŭriganton, tial li kolektis ĉefojn de diversaj triboj por diskuti pri la afero.

Yao sciigis ĉefojn de diversaj triboj sian planon, iu homo nomita Fang Qi diris: "Via filo Dan Zhu estas klera homo, estas tre taŭge ke li daŭrigas vian lokon." Yao serioze diris: "Ne, la kvalito de mia filo estas malbona, li ŝatas kvereli kun aliaj homoj." Alia homo diris: "Gong Gong administranta akvoutiligon estas bona." Yao skuis la kapon dirante: "Gong Gong estas lerta en parolo, li estas respekta aspekte, sed havas alian penson en la koro. Mi estas maltrankvila, se li daŭrigos la lokon." La diskuto ne havis frukton, Yao daŭre elektis sian anstataŭanton.

Tempo pasis, Yao refoje kolektis ĉefojn de triboj por diskuti pri la afero. Ĉifoje, multaj ĉefoj rekomendis junulon Shun. Yao kapjesis: "Ho, ankaŭ mi aŭdis, ke la junulo estas bona. Ĉu vi povas detale paroli pri li?" Ili rakontis la staton de Shun: Patro de Shun estas tre blinda, oni titolas lin Gu Sou (nome blinda maljunulo). Frue la patrino de Shun mortis, la duonpatrino estas tre malbona al Shun. La juna frato de Shun, naskita de la duonpatrino, nomoĝas Xiang, li estas tre tre fiera, sed Gu Sou tre ŝatas lin. Kvankam Shun vivas en ĉi tian familio, tamen li bone traktas siajn patron, duonpatrinon kaj junan fraton. Tial oni opiniis, ke Shun havas bonan kvaliton.

Aŭdinte la rakonton pri Shun, Yao decidis unue esplori lin. Li edzinigis siajn 2 filinojn Ehuang kaj Nuying al Shun, konstruis grenejon por Shun kaj dividis al li multajn ŝafojn kaj bovojn. Vidinte tion la duonpatrino kaj juna frato de Shun enviis lin, kune kun Gu Sou multfoje volis mortigi Shun.

Iufoje, Gu Sou postulis Shun repari la supron de la grenejo. Kiam Shun atingis la supron, Gu Sou faris brulon kaj volis brulmortigi Shun. En la supro vidante la fajron, Shun volis trovi ŝtuparon, sed malaperis la ŝtuparo. Bonŝance Shun portis 2 ĉapojn. Li kaptis la ĉapojn kiel birdo kaj saltis suben. Shun milde falis sur la teron kaj ne vundiĝis.

Gu Sou kaj Xiang ne volis forlasi la fiintencon, ili postulis Shun fosi kotan sedimenton el puto. Post kiam Shun enputiĝis, Gu Sou kaj Xiang ĵetis ŝtonojn en la puton, ŝtopis la puton kaj volis enterigi Shun. Sed Shun fosis vojon ĉe la puto kaj refoje sekure revenis al la hejmo.

Xiang ne sciis ke Shun jam eldanĝeriĝis, li ĝoje revenis hejmen kaj diris al Gu Sou: "Ĉifoje la pliaĝa frato certe mortis, la bona ideo fontas el mi. Nun ni dividu propraĵojn de la pliaĝa frato." Li iris al la domo de Shun, kiam li eniris, Shun sidis ĉe la lito kaj ludis. Xiang estis surprizita, fiintence diris: "Ho! Mi tre sopiras al vi!"

Ankaŭ Shun sin ŝajnigis, ke kvazaŭ nenio okazus, kaj diris: "Vi venis ĝustatempe, mi havas multajn aferojn kaj ĝuste bezonas vian helpon." Poste, kiel antaŭe Shun afable traktis liajn gepatrojn kaj junan fraton, Gu Sou kaj Xiang ne plu kuraĝis mortigi Shun.

Poste, Yao faris multflankan provon al Shun. Fine li piniis, ke Shun vere estas la bonkvalita kaj kapabla homo, tial decidis cedis la imperiestrolokon al Shun. Ĉi tiu cedo estis titolata de ĉinaj historiistoj 'Shanrang'.

Okupinte la imperiestrolokon, Shun estis diligenta kaj malluksa, li laboris kiel popolanoj, tial li estis ŝatata de popolanoj. Kelkaj jaroj pasis, Yao mortis, Shun volis cedi la imperiestrolokon al Dan Zhu, la filo de Yao, sed popolanoj ne laŭdis tion. En sia maljuneco, per la sama maniero Shun elektis bonkvalitan kaj kapablon Yu kiel la anstataŭanton.

Oni konvinkiĝas, ke en la tempo de Yao, Shun kaj Yu, ne ekzistis konkuro por interesoj kaj potenco, imperiestro kiel ordinaraj homoj travivis belan kaj malluksan vivon.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto