Vizitu Forumon

Rakonto pri 5 diomontoj

(GMT+08:00) 2015-01-07 08:29:24     Redaktoro:Pluveta

Post kreado de homoj fare de la praulino de la homaro Nuwa, la mondo estis stabila kaj paca. Subite iutage, la ĉielo koliziis kun la tero, aperis granda breĉo en la ĉielo, ankaŭ enfalis la tero, forta flamo sin disŝutis el la centro de la tero kaj bruldetruis arbaron. Inundo sin sputis de la fundo de abismo, kaj sin movis montoj. Per la ŝanco diabloj, monstroj, venenaj birdoj kaj rabobestoj senbridigis sin kaj pro tio, la homaro falis en la teruran suferon.

Nuwa aŭdis la helpan voĉon de la homaro, ŝi unue mortigis diablojn, monstrojn, venenajn birdojn kaj rabobestojn, poste kvietigis inundon kaj poste faris la grandan inĝenieriaĵon de riparo de la ĉielo.

Nuwa kolektis fragmitojn kaj branĉojn en diversaj lokoj, transmovis ilin sub la breĉo de la ĉielo, la alto de la kolektitaĵoj estis sama kun la alto de la ĉielo, poste Nuwa trovis verdajn ŝtonojn kun la sama koloro de la ĉielo, ĉar ne ekzistis tiel multaj ŝtonoj, tial ŝi prenis blankajn, flavajn, ruĝajn kaj nigrajn ŝtonojn kaj metis ilin sur la kolektitan amason. La granda fajro, disŝutita el la centro de la tero, ne tute estingiĝis, ŝi per granda arbo lumigis la amason, la flamo subite ekkuris kaj briligis la tutan mondon, la 5-koloraj ŝtonoj estis bruligataj. Iom post iom ŝtonoj fandiĝis, kiel siropo fluis en la breĉon de la ĉielo. Kiam la fragmitoj kaj branĉoj preskaŭ estis finbruligitaj, la breĉo de la ĉielo estis bone ŝtopita.

Kvankam la ĉielo estis riparita, tamen ĝi ne rehavis la originalan formon. La ĉielo en la nordokcidento iom kliniĝis, tial la suno kaj luno senkonsciece kuris en tiu direkto; la tero en la sudoriento falis kaj formiĝis profunda kavo, tial akvo de riveroj fluis sudorienten kaj grandega kvanto da akvo amasiĝis tie kaj formis maron.

En la oriento de la maro Bohai, troviĝas tre profunda kanalo, nomita 'Guixu'. Akvo en tero kaj maro tute fluis ĉi tien. La akvo en 'Guixu' ĉiam tenis la saman staton, nek pliiĝante nek malpliiĝante. Tial la akvo ne superfluis nek inundis la homaron.

En 'Guixu' troviĝas 5 diomontroj, ili estas 'Daiyu', 'Yuanqiao', 'Fanghu', 'Yingzhou' kaj 'Penglai', ĉiuj diomontoj altas je 30 mil lioj, la respektiva distanco inter la montoj estas 70 mil lioj. Sur la montoj troviĝas palacoj faritaj el oro, balustradoj gravuritaj el jado kaj multaj dioj loĝas ĉi tie.

Ĉiuj birdoj kaj bestoj sur la montoj estas blankaj, ankaŭ troviĝas multaj eksterordinaraj arboj sur la montoj, la fruktoj de la arboj estas belaj jadpecoj kaj perloj, kaj la gusto estas tre bona, ordinaraj homoj povas ĉiam vivi kaj neniam esti maljunaj post manĝo de tia frukto. Dioj portas blankajn vestojn kaj havas malgrandajn flugilojn sur la dorso. Ordinare, ĉi tiuj dioj libere flugas kiel birdoj super la maro kaj sub la ĉielo, ili vizitas siajn amikojn kaj familianojn inter la 5 diomontoj. La vivo de dioj estas plezura kaj feliĉa.

Sed en la plezura kaj feliĉa vivo troviĝas malgranda malplezuro. La 5 diomontoj flosis en la maro kaj ne enradikiĝis. Tial se grande ventis, la 5 diomontoj flosis, tio ofte kaŭzis maloportunon al dioj. Tial ili sendis reprezentanton por plendi la suferon al la Ĉielo. Ankaŭ la Ĉielo timis, ke la montoj floso ĝis la limo de la ĉielo kaj la dioj ne povas reveni hejmen. Tial li ordonis la marodion 'Yuqiang' sendi 15 grandajn testudojn kaj per la dorso la testudoj portis la 5 diomontojn. Granda testudo portis unu diomonton, kaj 2 aliaj testudoj atendis, ili alternis unufoje post 60 mil jaroj. Tial diomontoj estas stabilaj kaj la dioj estas plezuraj.

Sed neatendite, iujare giganto de la giganta lando 'Longbo' venis al Guixu por fiŝhokado. La korpo de la giganto kiel diomontoj estas tre alta, li levis fiŝkanon kaj sinsekve hokis 6 grandajn testudojn. La 6 grandaj testudoj ĝuste estas la testudoj portantaj 2 montojn. La giganto portis la testudojn hejmen. Sen la testudoj, la 2 diomontoj 'Daiyu' kaj 'Yuanqiao' estis vente blovitaj al la arkto kaj falis en maron. La dioj, loĝantaj en la 2 diomontoj, haste transloĝiĝis kaj portis aĵojn flugante en la ĉielo, ili estas tre lacaj.

Sciinte la aferon, la Ĉielo koleris, li reduktis la korpon de homoj de la lando 'Longbo' por ke ili ne kaŭzu plu akcidenton. La restaj 3 diomontoj estas ankoraŭ subtenataj de grandaj testudoj, tial ĉiam estas stabilaj kaj nun ili ankoraŭ staras en la ĉina orienta marborda regiono.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto