|
|
||
En la jaro 1994 komenciĝis ĉina leĝa helpa sistemo. Ĉina konstitucio klare difinas, ke la ŝtato respektas kaj garantias homrajton, kaj la leĝa helpo detaligas kaj plenumas tiun bazan principon.
Sang Ning diris: "En simplaj vortoj, leĝa helpo estas liveri helpon al tiuj malriĉuloj, kiuj ne kapablas aĉeti leĝan servon aŭ liveri senpagan leĝan servon al tiuj, kiuj troviĝas en malavantaĝa statuso. Leĝa helpo estas devo de la registaro. La funkcio de leĝa helpo estas helpi kaj garantii tiujn nekapablajn por havi egalan ŝancon kun aliaj homoj. Kvin specoj de homoj estas celo de la leĝa halpo, nome maljunuloj, kripluloj, neplenaĝuloj, virinoj kaj kamparanoj-laboristoj."
Zhao Dacheng, ĉina vic-ministro pri justico, montris, ke pere de leĝa helpo, ĉiuj sociaj membroj, ĉu riĉaj, ĉu malriĉaj, devas egale ĝui la leĝan protekton. Nun la rimedoj de ĉina leĝa helpo estas pli kaj pli abundaj, oni konstruis leĝan helpan reton vastan por liveri diversajn servojn al diversaj homoj.
Kvankam la leĝa helpa reto estas vasta, tamen ankoraŭ estas multaj procesantoj kiuj ne scias uzi tiun rimedon. Kiam iliaj rajtoj estas atencataj, ili ofte alvokas al pli altaj aŭtoritatoj por helpo aŭ fabrikas socian senordon por esprimi sian plendon.
Sang Ning diris, ke por altigi sciigokvanton de leĝa helpo, oni devas konigi al pli multaj homoj la leĝan helpon. "Oni devas fortigi propagandadon kaj altigi sciigokvanton de leĝa helpo. Se homoj ne komprenas ĝin, do ili ne scias kiel solvi problemon. Ni fortigas propagandadon kaj altigas sciigokvanton de leĝa helpo, tial homoj povas scii kiel solvi problemon. Tio estas grava."
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved. 16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040 |