Vizitu Forumon

Malgranda te-trinkejo similas al la granda socio

(GMT+08:00) 2015-01-14 09:19:49     Redaktoro:Selena

En la te-trinkejoj de la urbo Chengdu, la plej rimarkiga eble estas servado de la tiel nomataj "te-doktoroj", kiuj fakte estas kelneroj servantaj al te-trinkantoj. Pro longtempaj vivo kaj laboro en te-trinkejoj, ili havas la ŝancon kontaktiĝi kun homoj el diversaj soci-tavoloj, sekve ili estas erudiciaj je diversaj scioj kaj informoj. Pro tio te-trinkantoj humure nomas ilin "te-doktoroj".

Krom la erudicieco, "te-doktoroj" ankaŭ mastras la raran kapablon de te-verŝado, t.e. lerte manipuli la grandan kupran te-kruĉon plenan de boligita akvo, kun la buŝo longa je unu metro

El multaj te-trinkejoj de la urbo Chengdu, la te-trinkejo Wenxuan Ge estas aparte karakteriza. Ĝi konsistas el du etaĝoj. La unua etaĝo estas te-trinkejo aranĝita laŭ la antikva stilo. La hela ĉambro kaj blankaj ŝtalaj seĝoj kun molaj kusenoj sur si aspektas hejmecaj kaj komfortaj. Dekstre de la pordo staras vico da tabloj kaj seĝoj ĉe la muro, ĉirkaŭataj de kolonoj kaj verdaj envazaj vegetaloj. Tie ĉi oni povas libere babili kaj kunsidi, sen ajna interveno. En la dua etaĝo instaliĝis lignaj tabloj kaj seĝoj kun la eŭropa stilo, videblas grand-formataj ole-pentraĵoj surmure kaj malhele blua kaj dika tapiŝo surplanke.

1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto