Vizitu Forumon

 Novaĵoj (Januaro 19)

(GMT+08:00) 2015-01-19 17:20:29     Redaktoro:Li Lu

Saluton, karaj amikoj! Jianping kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 19-a de januaro, lunde. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn. Vi informiĝos pri tio, ke ĉefministro Li Keqiang vizitos Svision por akceli financan kunlaboron; la du flankoj de la ukraina konflikto intense batalis por okupi aerodromon de Donecko. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

De la 21a ĝis la 24a de januaro en Davos, Svisio okazos Jarkunveno de la Monda Ekonomia Forumo 2015. Ĉina ĉefministro Li Keqiang ĉeestos la kunvenon. Tio estos lia dua ĉeesto al la jarkunveno de Davos-forumo. Estas menciinde, ke ĉi-foje al la kunveno ĉeestos ankaŭ ĉinaj aŭtoritataj ekonomikistoj kaj famaj entreprenistoj krom la registaraj delegitoj. Financa kunlaboro estos grava punkto en lia labora vizito al Svisio.

Antaŭ unu jaro la retejo China.com komencis la konstruadon de multlingva platformo, kaj unue lanĉis retpaĝarojn de 11 lingvoj. Nun ĝi fariĝis 22-lingva portalo.

Dimanĉe en Haikou, ĉefurbo de la ĉina insula provinco Hainan finiĝis la komuna ekzercado de humana agado kaj katastrof-redukto fare de la armeoj de Ĉinio kaj Usono.

Komandoro de la Guangzhou-a Milita Regiono Xu Fenlin diris en gazetara konferenco post la ekzercado, ke partoprenantoj el la du armeoj faris surtablan kaj praktikan ekzercadon, interŝanĝis spertojn kaj bonigis la kapablon de komuna agado.

La ukraina registara armeo intense batalis kun la ribeluloj lastatempe ĉirkaŭ la aerodromo de Donecko. La ĉefstabejo de la ukraina armeo dimanĉe diris, ke la aerodromo restas sub la regado de la armeo, kaj la ribeluloj jam retiriĝis.

La ĉefstabejo de la ukraina armeo anoncis en la retejo de la Defenda Ministerio, ke en la pasintaj 24 horoj la ukraina armeo batalis kun la ribeluloj ĉirkaŭ la aerodromo, tri soldatoj mortis kaj 31 aliaj estis vunditaj en la batalo. La armeo pelis la ribelulojn de la regiono ĉirkaŭ la aerodromo.

Konstantin Dolgov, plenrajtigita reprezentanto de la rusa Minisetrio de Eksterlandaj Aferoj pri homaj rajtoj, demokratio kaj laŭleĝa regado, bedaŭris la batalon en la aerodromo de Donecko. Li diris, ke Rusio atenteme observos la eventon. Li aldonis, ke se la ukraina armeo pafos plu al la aerodromo kaj aliaj loĝkvartaloj kaj tiel rompos la interkonsenton de batalhalto, Rusio ne eliminos la eblecon publikigi blankan libron pri krimoj de la ukraina armeo.

Ĝenerala sekretario de UN Ban Ki-moon dimanĉe faris deklaron pere de sia proparolanto, esprimante maltrankvilon pro eskalado de batalo ĉirkaŭ la aerodromo de Donecko. Li urĝis ĉiujn partiojn de la konflikto observi la interkonsenton kaj memorandon de Minsko kaj tuj haltigi la batalon.

La deklaro diris, ke la batalo ĉirkaŭ la aerodromo rezultigis morton kaj vundiĝon de granda nombro da homoj kaj eble renversos la batalhaltan interkonsenton malafcile atingitan en la lasta septembro. Ban petis ĉiujn partiojn de la konflikto observi siajn promesojn en la interkonsento kaj memorando kaj tuj haltigi malamikan agadon.

Li emfazis, ke ĉiuj partioj devas eviti malboniĝon de la situacio. Li aldonis, ke UN volas subteni ĉiujn klopodojn, kiuj celas mildigi la situacion, reakiri stabilecon kaj teritorian integrecon de Ukrainio kaj rekomenci pacan procezon.

La terorista atako al la oficejo de la gazeto Charlie Hebdo en Parizo alarmis la eŭropan kontinenton. En la lastaj tagoj Francio, Belgio, Germanio, Aŭstrio kaj Pollando sinsekve alprenis severajn rimedojn.

Post la pariza atako la oficejo de franca ĉefministro anoncis, ke la sekurecgardo estis altigita ĝis la plej alta nivelo en la regiono de Parizo. En la lasta lundo franca prezidento François Hollande decidis, ke Francio mobilizos dekmil armeanojn por gardi sentemajn ejojn en la tuta lando. La saman tagon franca ministro pri internaj aferoj Bernard Cazeneuve anoncis, ke ekde tiu tago 717 judaj lernejoj kaj judismaj ejoj estas sub la fortika kaj kontinua gardo de 4 700 policanoj kaj militpolicanoj.

En Belgio la maksimuma nivelo de sekureca minaco estas Ⅳ. Vespere de la lasta ĵaŭdo Belgio altigis la nivelon de sekureca minaco ĝis Ⅲ kaj severigis la sekurecgardon al policstacio kaj justica domego. Tiutage la belga polico arestis 13 homojn, suspektatajn pri atakoj en la proksima estonteco kaj mortpafis du suspektatojn.

Por Germanio la plej granda minaco venas el iuj enlandaj ekstremistoj. La germana Ministerio de Internaj Aferoj anoncis ellabori kontraŭterorisman planon. La enhavoj inkluzivas severigi kontrolan observon al la ekstremistoj, pli severe kontroli pasaĝerojn de fremdlandaj flugoj kaj aldoni novajn aparatojn al la polico.

Dimanĉe en Ĝenevo Irano kaj la sesopo finis la novan raŭndon de la intertraktado pri la irana nuklea problemo. Same kiel antaŭe ĉi-foje la intertraktado ankoraŭ ne povis akiri grandan progreson rilate esencajn demandojn.

Tio estis la dua raŭndo de post kiam la du flankoj decidis refoje longigi je sep monatoj la limtempon de la unuaperioda interkonsento en la lasta novembro. Irana vicministro pri eksterlandaj aferoj Abbas Araqchi diris dum intervjuo post la intertraktado, ke tiutage ĉiuj partioj serioze diskutis pri ĉiuj demandoj, kaj la intertraktado estis tre utila. Tamen li emfazis, ke dum la intertraktado ĉiuj partioj ankoraŭ klopodis superponti diferencojn en kelkaj ŝlosilaj demandoj.

Franca ministro pri eksterlandaj aferoj Laurant Fabius diris, ke la intertraktado havis bonan atmosferon, tamen li ne opinias, ke la intertraktado akiris grandan progreson. Wang Qun, estro de la ĉina delegacio, diris, ke la intertraktado estis serioza, praktika kaj profunda, kaj pliiĝis komunaj konsentoj.

Dimanĉe aro da neidentigitaj armitaj personoj atakis la kamerunian provincon Malproksima Nordo. Ili mortigis tri vilaĝanojn kaj kidnapis ĉirkaŭ 50 infanojn.

Informita persono el la kamerunia armeo diris, ke la atakantoj ankaŭ detruis 80 domojn kaj forrabis 150 bovojn. Neniu grupo pretendis sian respondecon por la atako. Iuj raportoj diris, ke la atako eble estis farita de membroj de la niĝeria ekstremisma grupo Boko Haram. La atako estas rigardata kiel publika provoko al la registaroj de Kamerunio kaj Ĉadio. Ĵaŭde, la 15an de tiu ĉi monato la ĉadia registaro sendis la unuajn trupojn al Kamerunio por helpi la batalon kontraŭ Boko Haram.

Dimanĉe la retejo de la iraka Defenda Ministerio deklaris, ke tiutage la iraka armeo komencis operacon ĉirkaŭ ĉefurbo Bagdado kaj pafmortigis entute 43 militantojn de la Islama Ŝtato.

Finiĝis la novaĵoj!

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto