Vizitu Forumon

Fama plado Huoguo de la urbo Chengdu

(GMT+08:00) 2015-01-20 17:26:53     Redaktoro:Selena

El: Huang Jinguo/ DFICPress (Uzo de tiu ĉi foto estas permesita kaj la kopirajto apartenas al DFICPress)

Menciante la provincon Sichuan en la sud-okcidenta landparto de Ĉinio, oni ofte ekpensas pri tieaj konataj pladoj karakterizataj je tikleco, pikeco kaj bongusteco. En la hodiaŭa programero ni konduku vin al Chengdu, ĉefurbo de la provinco Sichuan, por gustumi tiean faman pladon nomatan Huoguo.

En la urbo Chengdu tre popularas la plado Huoguo, kaj la nombro de huoguo-aj restoracioj superas dekmilon. Preparado de Huoguo ĝenerale estas kiel jene: unue oni metu en poton la spicitan supon, kaj metu la poton sur fajron por boligi la supon. En la boligitan supon oni aldonu diversajn manĝaĵojn por kuiri ilin, kaj manĝu la preparitajn manĝaĵojn. Dum preparado de la plado Huoguo, plej grave estas bone kuiri la supon, kaj ĉiu fama huoguo-a restoracio de Chengdu havas sian propran sekretan recepton.

Chengdu-anoj ŝatas pikajn manĝaĵojn, kaj la plej plaĉa speco de la plado Huoguo estas pike gusta pro enmeto de la granda kvanto da kajena pipro kaj kapsiko. Ĉar la supo ene de la poto estas ruĝ-kolora, tial la plado estas nomata "Huoguo de ruĝa supo".

Se vi ne kutimas preni tiel pikan specon de la plado Huoguo, vi povas elekti la specon "Huoguo de blanka supo". La supo de tia speco de la plado Huoguo estas preparita el kokosto aŭ porkosto kun sanigaj ĉin-medicinaj drogoj, kaj la koloro de la supo estas blanka.

Se vi volas provi ambaŭ specojn de la plado Huoguo, vi povas elekti tian specon nomatan "Yuanyang Huoguo". En la ĉina lingvo, la vorto Yuanyang signifas "ambirdojn". Dum preparado de tia speco de Huoguo, kuiristo uzas specialan poton, kiu dividiĝas en du partojn ene por enteni respektive ruĝan supon kaj ankaŭ blankan supon, sekve manĝantoj povas elekti la supon pikan aŭ nepikan laŭ sia plaĉo.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto