Vizitu Forumon

 Novaĵoj (Januaro 21)

(GMT+08:00) 2015-01-21 17:21:30     Redaktoro:Li Lu

Saluton, karaj amikoj! Jianping kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 21-a de januaro, merkrede. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn, ĉefe pri tio, ke ĉina kaj afgana ŝtatestroj interŝanĝis gratulajn mesaĝojn pri la 60a datreveno de la duflankaj diplomatiaj rilatoj; ĉina ĉefministro renkontiĝis kun prezidanto de Davos-forumo. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Ĉina prezidanto Xi Jinping marde interŝanĝis gratulajn mesaĝojn kun sia afgana paralelulo Ashraf Ghani pri la 60a datreveno de la duflankaj diplomatiaj rilatoj kaj la komenciĝo de la programo de Ĉina-Afgana Jaro de Amikeco kaj Kunlaboro.

Xi diris en sia mesaĝo, ke la du landoj ĉiam komprenis, respektis kaj subtenis unu la alian en la pasintaj 60 jaroj, kaj ke la amikeco inter Ĉinio kaj Afganio enradikiĝis profunde en la koroj de la du popoloj. Li emfazis, ke Ĉinio atribuas grandan gravecon al la disvolvado de la rilatoj kun Afaganio, kaj volas ludi konstruivan rolon por la paca rekonstruo de Afganio kaj konduki la rilatojn al nova etapo.

En sia mesaĝo Ghani dankis Ĉinion por ĝia kontribuo al paco kaj rekonstruado de Afganio. Li aldonis, ke Afganio ankaŭ volas fari grandajn penojn kun Ĉinio por konstrui pli bonan estontecon de la regiono.

Marde vespere en Davos, Svisio ĉina ĉefministro Li Keqiang renkontiĝis kun prezidanto de la Monda Ekonomia Forumo Klaus Schwab.

Li Keqiang diris, ke la Monda Ekonomia Forumo havas gravan influon en la internacia ekonomia kampo, kaj ĉiujare la jarkunveno en Davos altiras atentojn de la tuta mondo. Ĉi-jare la temo "nova situacio de la tuta mondo" estas kompakte ligita kun disvolviĝo de la internacia situacio kaj direktita al la diskuto pri defioj kaj oportunoj de la homaro. Li aldonis, ke fronte al tre kompleksaj enlandaj kaj internaciaj cirkonstancoj, la ĉina ekonomio tendencas al bona disvolvado, kaj Ĉinio efektivigos aktivan financan politikon kaj prudentan monpolitikon kaj koncentros la energion al la struktura reformado.

Klaus Schwab esprimis bonvenon al Li Keqiang pro lia ĉeesto al la jarkunveno. Li diris, ke li atendas, ke Li Keqiang faru ĉefteman prelegon en la kunveno kaj aldonu pli da saĝo kaj voĉo de Ĉinio al la monda ekonomio kaj la tutmonda tagordo.

Rusa prezidento Vladimir Putin marde diris, ke Rusio kapablas trakti eksteran minacon sen partopreno en vetarmado.

Putin diris tiutage en kunveno de la rusa komitato de milita industrio, ke Rusio minacas neniun landon kaj volas per intertraktado solvi ĉiujn disputojn kun koncernaj landoj. Li emfazis, ke Rusio ne deziras partopreni en vetarmado kaj sekvos plu tiu ĉi principon.

Li diris, ke iuj landoj aktive pligrandigas siajn arsenalojn por geopolitikaj interesoj kaj eĉ publike intervenas en internajn aferojn de aliaj sendependaj landoj, kaj ili premas lin je la preteksto observi la internacian leĝon kaj solvi disputojn per intertraktado. Li aldonis, ke li ne montris, kiuj landoj estas ili, tamen ĉiuj ja scias.

Marde la franca prezidentejo publikigis komunikaĵon, ke tiutage prezidento François Hollande telefone interparolis kun usona prezidento Barack Obama, kaj ili diskutis pri duflanka kaj internacia kunlaboroj en la batalo kontraŭ terorismo.

La komunikaĵo diris, ke Hollande dankis Usonon por ĝia subteno al Francio, kiu suferis teroristan atakon lastatempe. Krome, ili diskutis pri la ukraina situacio kaj la irana nuklea problemo. Ambaŭ opiniis, ke estas tre grave rekomenci la pacan procezon de Mezoriento.

Siria ministro pri eksterlandaj aferoj Walid Muallem diris marde en Damasko, ke la siria registaro faros ĉiujn eblajn klopodojn por certigi sukceson de dialogo kun la opozicio kaj atendas, ke la dialogo helpos solvadon de la krizo, kiu daŭris preskaŭ kvar jarojn en la lando.

Li diris dum intervjuo kun la siria novaĵ-televidstacio, ke laŭ instrukcio de prezidento Bashar al-Assad, la siria registaro faros ĉiujn eblajn klopodojn por certigi sukceson de la dialogo. Li emfazis, ke malsame ol la du intertraktoj en Ĝenevo, ĉi-foja dialogo estas inter sirianoj, kaj la celo estas klara.

Marde japana ĉefministro Abe Shinzo refoje postulis, ke la ekstremisma grupo Islama Ŝtato tuj liberigu du japanajn ostaĝojn. Li pli frue finis sian viziton en Palestino kaj revenis al Japanio.

Tiutagmeze Abe iris el Israelo al la urbo Ramallah de Cisjordanio kaj interparolis kun palestina prezidento Mahmoud Abbas. Poste en gazetara konferenco ili ambaŭ kondamnis la ostaĝigon. Abe diris, ke la japana registaro subtenas la "du-ŝtatan solvon", kiu celas solvi la proplemon inter Palestino kaj Israelo. Li promesis, ke Japanio liveros al Palestino humanan helpon de 100 milionoj da usonaj dolaroj kaj sendos specialistojn helpi Palestinon disvolvi mezgrandajn kaj malgrandajn entreprenojn.

Vendrede Abe komencis la mezorientan vojaĝon. Post la vizito al Egiptio kaj Jordanio li vizitis Israelon kaj Palestinon. Laŭ originala plano li devus viziti ankaŭ Libanon kaj Turkion.

Marde la Islama Ŝtato publikigis en la interreto "videaĵon al japana ĉefministro", asertante, ke Japanio elspezis 200 milionojn da usonaj dolaroj por sia partopreno en la batalo kontraŭ tiu grupo, tial ĝi postulas, ke Japanio pagu 200 milionojn da dolaroj da elaĉeta mono, alie ĝi mortigos la du ostaĝojn.

Jemena ministro pri gazetaro Nadia al-Sakkaf marde diris, ke militantoj de la ŝijaista grupo Houthi sieĝas la prezidentan rezidejon, ĉefministrejon kaj aliajn gravajn organojn de la registaro, kaj iuj el ili sur proksima alta domo pafis kuglojn al la rezidejo.

Al-Sakkaf diris, ke prezidento Abd-Rabbu Mansour Hadi intertraktas kun reprezentantoj de la ŝijaista grupo Houthi por solvi la krizon, kaj postulas, ke ili liberigu direktoron de lia oficejo.

La rezidejo troviĝas en la okcidenta parto de la ĉefurbo Sanao. Pro sekureco kutime la prezidento traktas ŝtatajn aferojn kaj loĝas en la rezidejo. Krome, estas du prezidentejoj en la centra kaj suda partoj de Sanao.

Oficisto de la jemena Ministerio de Internaj Aferoj diris, ke tiutage militantoj de la ŝijaista grupo ekokupis la prezidentejon en suda Sanao. Oficisto de la ministerio, kiu ne volis malkaŝi sian nomon, diris, ke sub la kontrolo de la prezidenta komitato, la gvardio transdonis la prezidentejon al la militantoj.

Finiĝis la novaĵoj!

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto