Vizitu Forumon

Filmverkado kaj spirito de la tero

(GMT+08:00) 2015-01-22 10:26:22     Redaktoro:Li Lu

----pri la premiita filmo Profunde en la Nuboj

Yunnan estas regiono de sudokcidenta Ĉinio, riĉa je kulturoj kaj tradicioj de etnaj minoritatoj konstante reprilaboritaj ankaŭ en moderna maniero. Alessandra Madella, itala doktorino kiu instruas filmhistorion ĉe la Profesia Artkolegio de Kunming, decidis esplori la varian panoramon de dokumentaj filmoj pri etnaj minoritatoj en la regiono. Akompanas ŝin en tiu ĉi aventuro ĉina amikino, la juna arkitektino kaj estonta dokumenta filmisto Zheng Nanxi. La serio de intervjuoj estis inaŭgurita de Yi Sicheng, kiu rakontis al ni pri etiko kaj estetiko de Yunfesto, kaj pludaŭris kun Duan Jike, kiu parolis pri la eduka valoro de la produktado de dokumentaj filmoj universitatnivele. Cun Wenxue (存 文学) kaj Li Huarong (李华荣), filmverkisto kaj produktinto de la premiita filmo Profunde en la nuboj (碧羅雪山; reĝisorita de Liu Jie 刘杰), afable akceptis la inviton esti niaj triaj intervjuatoj.

Kvankam fikcio, ilia filmo havas dokumentfilman aspekton, ĉar ĝi reprezentas la etnajn minoritatojn de Yunnan uzante ne-profesiajn aktorojn kaj bazante sin sur profundaj antropologiaj studoj. Iliaj respondoj klarigas la laboron de la filmverkisto kaj montras al ni kiel la kulturaj valoroj de Yunnan kaj Gangxi povas esti pli universale interpretitaj.

D: Alessandra Madella kaj Zheng Nanxi

C: Cun Wenxue

L: Li Huarong

D: S-ro Cun, kiam aperis la filmo Profunde en la Nuboj?

C: Mi origine skribis la romanon. Ni komencis pensi pri la filmo en 2003, tamen ni bezonis tri jarojn por kompletigi la preparadojn. Intertempe mi klopodis familiariĝi kun filmproduktado, por kompreni la esprimajn povojn de la nova ilo pli profesie. La apero de la filmo en 2006 kaŭzis grandegan surprizon en la ĉina filmpanoramo, ankaŭ dank' al la kvar premioj kiujn ĝi ricevis ĉe la Internacia Festivalo de Ŝanhajo.

Mi pensis ke la romano iĝus bona filmo, ĉar ĝi montras distingan lokan kulturon. Por reprezenti la etnan minoritaton Lisu en Yunnan mi prenis kiel modelo la rolon de la medio en la usonaj filmoj de kaŭbojoj en kiuj la ago de loke difinitaj karakteroj estas interrompita de visioj sur majestaj montoj. Ankaŭ Profunde en la Nuboj montras montojn, kampojn, arbarojn loĝatajn de ursoj kiel esence intima parto de la loĝantara vivo. En la romano kiel en la filmo, la novedzino devas transiri profundan riveron per ŝnurego necerta, ĉar tio okazas en la realo.

D: Kiom malsamas verki por romano aŭ filmo?

C: Filmoj estas pli centritaj sur dialogo kaj intrigo, dum romanoj havas pli da kanaloj por esprimi emociojn, tuŝante saĝecon, religion kaj filozofion de vivo. Bona filmverkado distingiĝas per tri kvalitoj. Unue, ĝi devas forte esprimi vivantan ideon de la mondo, sendepende de la dureco de la realaj kondiĉoj. Due, ĝi devas kapti la lokajn koloron kaj kulturon. Trie, ĝi devas abundi je detaloj rekreante la personojn kaj iliajn rilatojn kun la medio.

Profunde en la nuboj montras malfacilegajn kondiĉojn, sed la lokanoj neŝanĝeble kredas je naturo kaj ursoj kiel prauloj. La sento de la medio esencas por iliaj vivoj kaj tradukiĝas en profundan respekton komunan al ĉiuj etnaj minoritatoj de la mondo. Mi ĵus revenis de kunveno de romanistoj en Meksiko, kie mi prezentis mian tezon, ke tero instruis al mi verki, kaj ĉiuj konsentis. Filmverkisto devus ĉiam traduki tiajn vivantajn ideojn per artaj terminoj.

D: La itala novelisto kaj reĝisoro Pier Paolo Pasolini skribis, ke filmverkado celas konscie traduki skriban tekston al vida teksto. Ĉu vi konsentas?

C: Jes. La filmverkisto devas imagi la estanton kun multe da detaloj, eĉ aldonante elementojn kiuj ne aperos en la filmo. Tia akurateco igas la maljunulon de Profunde en la Nuboj tiel sukcesa. En la filmo Spartacus de Stanley Kubrick vidaj detaloj lumigas ne nur la karakteron de la ĉefrolulo, sed ankaŭ la spiriton de Romo kaj de la imperio. La ribelantaj sklavoj ne timas la povon kaj ne submetiĝas. Kiam mi vizitis Italion, mi ankoraŭ sentis la spiriton de la lando en la rezisto de italaj civitanoj kontraŭ la trooj de la katolikismo. La nefleksebla spirito de Spartako subtenas la tutan italan civilizon..

D: Kio estas la plej granda diferenco inter Profunde en la Nuboj kiel filmo kaj kiel romano?

C: Romanoj povas antaŭenporti du aŭ tri temojn, sed filmoj devas elekti unu el ili por disvolvi ĝin plene. En tiu ĉi kazo, mi elektis la medion pro ĝia universala graveco, parte limigante mian kritikon de lokaj situacioj. Traduki romanon en filmon estas ĉiam perfidi. Krome, la romano enhavas krudajn detalojn. Ekzemple, la knabino de la vilaĝo kiu en la filmo memmortiĝas sin lasante manĝi de ursoj, en la romano estas tro malriĉa por aĉeti kalsonojn kaj suferas seksperforton de simio en la arbaro, tiel freneziĝante. Tio okazas en naturo kaj alia produktanto estas plananta inkludi ĉi tiun scenon en la daŭrigo de la filmo.

D: Je la fino de Profunde en la nuboj, la vilaĝanoj devas migri al teroj pli proksimaj al urbo. Kiel vi komparas vian filmon kun aliaj kiuj pritraktas la temon de migrado?

C: Mi amas Sanxia haoren (三峡好人) de Jia Zhangke. En ĉiu lando la vera artisto alfrontas povon. Jia montras kiel la projekto de la Baraĵo de la Tri Gorĝoj ruinigas vilaĝon. Sed nia filmo estas unika, ĉar ĝi ankaŭ inkludas la problemon de etnaj minoritatoj. Estas malmultaj landoj en la mondo, kiuj prezentas ĉi tiun situacion tiagrade. La etnaj malplimultoj en Yunnan radikiĝas en la tero, kiel la popoloj de Latin-Ameriko, kaj tio garantias la unikecon de ilia psikologio. Filmverkisto devas kompreni tion kaj fosi ĉiam pli profunde en la spirito de la tero. Ĉiu filmo aŭ romano por mi estas paŝo en tiun ĉi direkton.

D: Ĉu vi trovas la spiriton de la tero en kroniknovaĵoj, kiel faris la itala filmverkisto Cesare Zavattini?

C: Malofte. Kroniko ofte prezentas faktojn surfacajn, dum mi klopodas atingi pli profundajn tavolojn. Miaj fontoj estas vivo kaj studo de antropologio. Ofte mi loĝas en vilaĝoj kaj mi entreprenas vojaĝojn en la profundon de la montoj por miaj esploroj. La tero plej gravas por mi, ĉar de ĝi dependas la tuta civilizacio de Yunnan, estinta, nuntempa kaj estonta. La aglo devas enprofundigi siajn ungegojn en la teron por povi ŝvebi tiom alte, dum birdetoj trotetas surface.

D: Pasolini ofte ame priskribas la senlaborajn gejunulojn de Romo, filojn de enmigrintoj el la sudaj kamparoj. En ili li vidas la heredantoj de malnova civilizacio, ankoraŭ ligita al la tero. Sed ilia nekapablo adaptiĝi al moderna kapitalismo ankaŭ signalas krizon de valoroj. Ĉu vi vidas similecon al ĉina situacio?

C: Jes. En la vilaĝoj vi povas vidi la tutan historion malplektiĝi seninterrompe. Ne estas la historio tranĉita kaj fragmentita de la modernaj urboj. En la kamparaj areoj de Meksikio la aztekoj vivas en siaj piramidoj. Antropologoj scias ke la spuroj de civilizacio konserviĝas pli bone kampare. Migrantoj finfine povas perdi siajn valorojn kaj kredojn, kaj tiu ĉi kultura aspekto de migrado timigas min. Mi kredas ke la plano por kampara modernigo estas bonega kiam ĝi alportas vojojn kaj elektronikon al vilaĝoj, por plibonigi iliajn vivkondiĉojn. Sed tro subita kontakto kun moderna vivo povas kaŭzi fortan frapon al etik-kulturaj fundamentoj de etnaj minoritatoj.

D: Por tiuj ĉi kulturaj kialoj, Pasolini en la sesdekaj jaroj sugestis ke la estonteco de Italio devus kuŝi en la modernigo de agrikulturo, kiu permesus al farmistoj resti sur sia tero, sen taŭzi la agrikulturan framon de Italio.

C: Mi esprimis similan pozicion en ĉiuj miaj dek sep romanoj. Iuj – inter kiuj Profunde en la nuboj kaj Besta spirito (兽灵)– nun tradukiĝas en la hispanan, kaj estos tradukataj en la italan. Mi ankaŭ parolis pri la graveco de la tero por etnaj minoritatoj de Yunnan en Italio, Germanio, Aŭstrio, Rusio, Francio, Luksemburgio, kaj ĝuste en Meksiko.

D: Ĉu vi ĉiam eltiras filmverkojn el viaj romanoj?

C: Kelkfoje mi rekte filmverkas. Oni ne povas vivi nur dank' al romanoj. Mi ankaŭ verkas por televido. Mi preferas filmojn, tamen la ekonomia aspekto ne kompareblas. Verki por filmo estas pli malfacile, ĉar oni devas kapti la atenton de la spektanto en nur du aŭ tri minutoj. Kaj oni tuj ekscias ties reagon, kiun per televido oni povas parte ignori. Mia ideala publiko estas almenaŭ tridek-jaraĝa kaj serĉas artajn ideojn kaj profundajn valorojn. Mi malofte sukcesas establi la saman rilaton kun dudekjaruloj.

D: Kiel vi priskribas vian kunlaboradon kun la produktanto kaj la reĝisoro de Profunde en la Nuboj?

C: Nia strikta kunlaborado emis atingi altan artan valoron kaj reprezenti la plej bonan lokan spiriton. Ni diskutadis longe pri filmverkado kaj mi ofte vizitis la scenejon por doni mian opinion pri la roluloj. S-ro Li Huarong - antaŭ ol komenci sian karieron kiel produktanto por la Guangxi Filmfirmao - estris eldonejon kaj mem verkis romanojn. Tiel li havas larĝan vizion pri la rilato inter kino kaj la aliaj artoj, kaj tiun instinktan simpation tiom gravan por filmverkisto.

L: La bazo de nia kunlaborado estas nia deziro kapti la antropologian spiriton en sia profundeco. Ni havas humanisman celon. Persone, mi konsideras filmverkon la vera ŝlosilo, ĉar sen bona intrigo filmo disfalas. Multaj homoj en la ĉina kinindustrio pensas sammaniere. Kelkfoje pluraj filmverkistoj kunlaboras por filmverki kiel eble plej perfekte.

D: De kie venas la elekto uzi preskaŭ nur ne profesiajn aktorojn en Profunde en la Nuboj?

L: Mi ekhavis la ideon kiel produktanto, kvankam ĝi ne estas komuna elekto en Ĉinio. Profesiaj aktoroj ne povas transdoni kun sincereco la veran arkaikan spiriton kiu igas la maljunulon de la filmo tiel memorinda. Necesis unu monato por elekti la aktorojn. La lokanoj respondis kun granda varmo al nia demando kaj ni devis ekzameni multegajn homojn, elektante ilin laŭ aspekto kaj recitado. Ni dublis kelkajn voĉojn per aliaj, ĉiam eletitaj loke kaj kun la samaj trajtoj kaj indiĝena lingvo.

D: Ĉu la vilaĝanoj vidis la finfaritan filmon?

L: Jes. La ĉefaj aktoroj iris al Irano, Tajvano, Francio kaj Aŭstralio por prezenti la filmon en pluraj festivaloj. Kelkaj kinejoj projektis ĝin en la regiono. Kaj ni disdonis kopiojn de la DVD-o al la loĝantoj de la vilaĝo por ilia komuna projekcia ĉambro. En la kvindekaj jaroj ĉiu ĉina vilaĝo havis grupon kiu taskiĝis projekti filmojn kaj la praktiko nun revenas, post interrompa periodo. La registaro sankcias, ke ĉiu vilaĝo devas projekti unu filmon monate. Ankaŭ fremdaj filmoj eblas, se ili havis la koncernan cenzuran vizon. Ambaŭ s-ro Cun kaj mi venas el vilaĝoj kaj tio estis nia kina bapto. Ni ambaŭ apartenas al Zhuang etna malplimulto, kvankam mi devenas de Guangxi kaj s-ro Cun de Yunnan.

D: Ĉu vi planas aliajn filmojn pri la temo de migrado?

L: Mi ŝatus produkti filmon pri la elmigrintoj de etnaj minoritatoj de Guangxi, kiuj iris labori en or-minejoj de Sud-Afriko kaj Sud-Ameriko, kaj tie enloĝiĝis geedziĝante interrase. Mi sentas min tre proksima al tiu ĉi temo, ĉar ĝi koncernas multajn miajn amikojn de juneco. Krome, la ĉina registaro lastatempe proponas stimulilojn por internaciaj kunproduktadoj.

D: Kiuj estas viaj preferaj fremdaj filmoj?

L & C: Nia generacio kreskis spektante francajn kaj italajn filmojn. Persone, ni preferas Italion pri dokumentaj filmoj, kiel Ĉinio de Antonioni. Kaj Francion pri artaj filmoj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto