Vizitu Forumon

Li Keqiang dialogis kun reprezentantoj de INK

(GMT+08:00) 2015-01-22 16:06:58     Redaktoro:Yu Rongkang

Merkrede posttagmeze en Davos ĉina ĉefministro Li Keqiang ĉeestis dialogon kun reprezentantoj de la Internacia Negoca Konsilio de la Monda Ekonomia Forumo kaj interŝanĝis opiniojn kun komercaj kaj industriaj entreprenistoj.

Li Keqiang diris, ke Ĉinio plenamplekse profundigas la reformadon, kaj ĉi-jare la reformado estos plu antaŭenigita en ĉefaj sektoroj, kaj la ĉefa tasko estas akordigi la rilatojn inter la registaro kaj la merkato. Responde al la demando pri risko de la ĉina ekonomio, li diris, ke iom fluktuis la bienaĵa merkato de Ĉinio, tamen estas stabile antaŭenigata plu urbanizo, kaj tio eligos grandegan potencialon. Li akcentis, ke la ĉina registaro intensigos la transformadon de kabanoj kaj garantios la loĝadon de malriĉuloj. Responde al demando pri klimata ŝanĝiĝo, li diris, ke Ĉinio klopodos redukti la proporcion de fosiliaj energifontoj, precipe karbo en la energikonsumado kaj enkondukos teknikojn de pura karbo. Li esperis, ke la evoluintaj landoj eksportos al Ĉinio pli da teknikoj de pura karbo.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto