Vizitu Forumon

Hou Ji kaj grenoj

(GMT+08:00) 2015-02-04 14:20:34     Redaktoro:Pluveta

La antikva civilizacio de Ĉinio apartenis al la kategorio de agrikultura civilizacio, tial en ĉinaj mitoj estas multaj rakontoj pri agrikulturo.

Post sia naskiĝo, homoj sin vivtenis per ĉasaĵoj, fiŝoj kaj sovaĝaj fruktoj. Ili diligente laboris tutajn tagojn, tamen ne povis garantii al si la sufiĉan manĝaĵon. En iu periodo, estis juna knabino nomata Jiang Yuan, kiu loĝis en Youtai.

Iutage Jiang Yuan hejmeniris post amuziĝo en kampo. Survoje ŝi hazarde trovis iun gigantan piedsignon en humida tero. Ŝi miris kaj estis scivolema, do ŝi metis unu sian piedon en la spuron. Tute neatendite ŝi tuj sentis skuon en la korpo. Ne longe post kiam ŝi atingis la hejmon, ŝi gravediĝis. La tempo flugis for, Jiang Yuan naskis etan knabon. Tiu senpatra etulo estis rigardata kiel malbonaŭguraĵo. Oni forrabis ĝin de la patrino kaj ĵetis ĝin en sovaĝejon, por ke ĝi mortu je malsato. Tamen la preterpasantaj bestoj protektis ĝin, kaj iuj femalaj bestoj mamnutris ĝin. Vidinte ke la etulo ne mortis, tiuj homoj intencis lasi ĝin en arbaro. Feliĉe iu hakisto alvenis, la fiintenco ne realiĝis. La ĉagrenaj homoj sekve ĵetis ĝin sur glacion. Sed tuj post kiam la barbaraj homoj foriris, multaj birdoj malsupren flugis de la ĉielo kaj ŝirmis la infanon kontraŭ frosto per siaj flugiloj.

Finfine la najbaroj de la infana patrino rimarkis ke la infano estas eksterordinara, do ili reprenis ĝin kaj permesis la patrinon nutri ĝin. Ĉar la etulo estis forlasita plurfoje, do la patrino Jang Yuan nomis ĝin QI (en la ĉina lingvo la vorto signifas "forlason").

En la infaneco QI ja havis grandan aspiron. Vidinte ke homoj ĉasas bestojn, kolektas sovaĝajn fruktojn kaj pasigas netrankvilan vivon, li do ekpensis en si: Kiel bone estos se oni havos fiksan lokon por akiri la nutraĵojn. Post atentema observado li kolektis la semojn de sovaĝaj tritiko, rizo, sojfabo, sorgo kaj diversaj melonoj kaj fruktoj, kaj semis ilin en la malgrandan terpecon, ekspluatitan de li mem. Li regule donis al ili akvon, faris sarkadon kaj atenteme kulturis ilin. Poste la plantoj maturiĝis kaj donis plenajn fruktojn, bongustajn ol la sovaĝaj.

Por pli bone kulturi tiujn sovaĝajn plantojn, QI faris simplajn instrumentojn lignajn kaj ŝtonajn. Kiam QI plenkreskis, li jam havis riĉajn spertojn pri kulturado. Li komunikis ĉiujn siajn spertojn al ĉirkaŭaj homoj, tiel ke la homoj iom post iom sin liberigis de la vivtenado nur pere ĉasaĵoj, fiŝoj kaj sovaĝaj fruktoj. Pro tio la homoj respekte nomis lin "HOU JI" --- HOU signifas reĝon, kaj JI --- grenojn.

Post kiam HOU JI mortis, por memori lian meriton, homoj entombigis lin en pitoreska loko "Kampo de Duguang". Proksime staris la ĉiela ŝtuparo, laŭ kiu la dioj de la ĉielo iris supren kaj malsupren. En la kampo la tero estis fekunda, ĉiuj grenaj plantoj kreskis forte. En aŭtuno, la rikolta sezono, oni povis spekti la miraklan scenon ke sennombraj birdoj bele dancas sub la gvido de sia reĝino Fenikso.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto