Vizitu Forumon

Azio: floras junaj aktivuloj, veteranoj pripensas novajn vojojn

(GMT+08:00) 2015-02-05 16:07:18     Redaktoro:Li Lu

Pri la februara numero de la revuo Esperanto (2015)

Jam en la retejo UEA.ORG estas elŝutebla la PDF-versio de la februara numero de la revuo Esperanto, paralele mi ricevis la enhavliston de la februara kajero pere de la e-majla mesaĝo. Ŝajnas, ke en tiu numero oni cedas pli da spaco por la Movado de Azio, kiel tekstas sur la kovrila paĝo: "Azio: floras junaj aktivuloj, veteranoj pripensas novajn vojojn." Do lasu min paroli unue pri la artikoloj rilataj al Azio, kio tiom okulfrapas en ĝeneraleco.

Antaŭ ĉio surprizĝojigas nin la reveno de eksa prezidanto Probal Dasgupta kun ties malferma artikolo sub la titolo: Azio kaj la dinamiko de Esperanto, en kiu la respektinda sinjoro elfosis la plej historian eventon por spuri la Azio-movadon: Abdul Qadir (1872――1950),la sola aziano partopreninta en la bulonja UK en 1905,estis Barato. Post li juna barato en Pakistano Muztar Abbsi fondis pakistanan movadon. La movadon plifortigis la elano,kiun al la irana Movado alportis Saheb-Zamani en 1977, kaj similaj kreskoj okazas nun en Nepalo kaj Indonezio, kun movadoj juna kaj junega, kaj en Vjetnamio, kie veterana Movado spertas novan impulson. Ĉi tiaj atingoj nutras unu la alian. Azio eble paŝos al plena kunposedo de la afero Esperanto. Li citis la ekzemplojn de Ĉinio, Koreio kaj Japanio por la perspektivo. Pardonon, ke mi ne povas ripeti la rakontadon en mallonga tempo sed haste turniĝu al Dek Demandoj, al kiuj respondis mia intima amikino Arko, nuna prezidanto de ILEI-Ĉinio, kies ĉina nomo estas Gong Xiaofeng. Ŝi parolas el sia tasko kiel gvidanto de ILEI-Ĉinio, tuŝante la temojn pri problemoj eduka, ekonomia, movada, instruada, kultura, turisma ĉinaj ktp aparte pri la internacia kunlaboro kun landoj troviĝantaj laŭ la "ekonomia zono de silka vojo", kio estas grava strategia koncepto por la evoluo de la ĉina ekonomio kaj diplomatia afero. "Ĝi montras novan ideon kaj novan vojon por konstrui belan mondon kaj disvolvipovan kaj prosperan. Jen la ŝanco por Esperanto: ĉi tio liveros favorajn kondiĉojn kaj vastan spacon por la agado de la esperantistoj, ne nur el Ĉinio."

Alian artikolon pri Esperanto en Azio verkis Trezoro kun la titolo: Semado kaj flegado en fekunda tero. El kiu mi citu nur etan enkondukon por koni la tutan: "la Unueco kaj komuneco kiel gravaj ecoj de kulturo estis iam la ĉefa motivo por eklerni Esperanton en Azio. Esperanto estis tradukita en la ĉinan kiel 'Monda Lingvo', kio aŭtomate pensigas, ke ĝi estas la komuna lingvo de la mondo. Religioj en Azio simpatie subtenas la lingvon, ĉar oni sopiras mondon kie estu 'Unu dio, unu mondo, unu lingvo'. Tamen, nuntempe la angla lingvo estas antaŭ la okuloj de la publiko la fakta monda lingvo. Do, por bone disvastigi Esperanton en Azio, krom la facileco, gramatika reguleco, rapida lernebleco kaj la interna spirito de la lingvo, ni bezonas trovi motivojn ekster la lingvo mem." Laŭ li Azio estas fekunda tero por nutri la harmonian kunlaboron inter Esperantistoj kaj neesperantistoj,se nur ni semas kaj semas. (paĝo 36)

Sur la paĝoj 37 kaj 38 kadre de Egalrajta diskuto estas artikoloj pri Esperanto en Azio, pluraj aŭtoroj prezentas ideojn kaj faktojn kiaj tiu de LEE Jungkee: Kio estas KAEM? de Hamzeh Shafiee: La Movado plifortiĝis por la unua E-kongreso en Irano, de Kimura Goro C La forma aspekto de Esperantujo:orientaziaj spertoj; tiu de Reza Pahlevi: La unua Espranto-centro en Indonezio, de Albert Stalin T. Garrido la Perlo de l`oriento maliluzie brilos verde! pri filipina junularo; de Nguyen Xuan Thu, Kiel mi antaŭvidas la vjetanaman Esperanto-movadon kaj de Ĝoja mia kolegino, Utila ĉina servo… kaj ankaŭ "emocia", kiu kaj rememorigas la 50-an jubileon de la Esperanto-elsendo de nia Radio kaj reklamas por la film-konkurso temanta pri Teo kaj Amo.

Mi nepre mencias la titolon sur la paĝo 29: E-sumoo: Forigu viajn nelegitajn librojn! Kvankam la artikolo estas verkita de Anna Löwestein, la fakto tamen okazas en Azio. Temas pri la Esperanto-sumoo iniciatita de Hori Yasuo, pri legado de Esperantaj libroj. Kredeble multaj el vi partoprenis en ĝi aŭ almenaŭ aŭdis pri tio, Mi jam dufoje elsendis la intervjuan raporton en la programero Plezuro en Legado.

Pri Japanio estas ankoraŭ artikolo sub la titolo Por daŭripova Movado en Japanio, kontribuita de Nitta Takamichi, prezidanto de Japana Esperanto-Junularo, kaj apude estas konigo pri la 101-a japana kongreso. Kaj la alia enkadrita de Recenzo titolita Japanie ekologie, konigas la nove aperintan vortareton Japana-Esperanta terminaro pri naturmediaj problemoj, kiu prezentas ĉirkaŭ 2 000 kapvortojn el la sfero de naturmedio, politiko, sano, maro kaj agrokulturo, turismo kaj industrio.

Recenzas ankaŭ Julian Modest pri la libro Ĉielarka estonto kaj Jens Stengaard Larsen pri la libro Plia aldono al la Esperanta festlibraro, (Dank` al dio, mi finfine elsaltas el temoj pri Azio) . La antaŭa temas pri originale verkita romano de malta verkisto Carmel Mallia kaj la lasta argumentas la artikolaron eldonitan en la jaro 2011, okaze de la 80-a jariĝo de Claude Gacond.

Por la kultura Heredaĵo, Roman Dobrzynski klarigas la esencon de la afero "Esperanto kaj kultura heredaĵo", la titolo estas Esperanto kiel heredaĵo estas internacia konkero; kaj la paĝo por Interlingvistiko por esperantistoj daŭre parolas Federico Gobbo,la 7-a parto, titolita La du Lazaroj,du vivoj,du lingvoj,dediĉita al sia mentoro Fabrizio A. Pennacchietti, kiu jam en 1987 verkis samteme en la itala lingvo.

Sur la paĝoj 34-35, Kalejdoskopo enhavas tiom multajn notojn pri interesaj eventoj, homoj kaj agadoj, kiuj abundigas la numeron apud la kernaj temoj.

Estas malĝojinde legi kondolencon en Gazetara Komuniko sur la paĝo 44: ke forpasis Kep Enderby, prezidanto de UEA dum la jaroj 1998 –2001. "Li elstarigis en siaj paroladoj kaj artikoloj la gravecon de la laboro por la homaj rajtoj." Aperas en mia menso la figuro de meritoplena personulo, kiu vivece parolis en Ĉina Radio Internacia por la 40-a jubilea ceremonio de E-elsendo,okazinta en la somero de la jaro 2004, dum la 89-a UK en Pekino."Universala Esperanto-Asocio funebras sian eksan prezidanton Kep Enderby, kiu forpasis la 8-an de januaro 2015 en la aĝo de 88 jaroj, li naskiĝis la 25-an de junio 1926."

Utila Informado el Stefan MacGill estas artikolo titolita Vikipedio Ankaŭ UEA kunlaboru! En la teksto sinjoro Stefan klarigas la eblajn taskojn por ĉiuj kunlaborantoj, taskojn por landa kunordiganto en la lokalingva Vikipedio, taskojn por Landa Kunordiganto en la Esperanta Vikipedio kaj taskojn por Faka Kunordiganto en la Esperanta Vikipedio kaj fine taskojn por ĉiuj. Do provu kaj kunlaboru, karaj aŭskultantoj, videblas, "ke nia lingvo rajtas sian lokon kiel uzata, uzebla kaj uzinda lingvo, kaj ke ĝi ne estas fenomeno kiun oni povas duaklasigi per eksdataj epitetoj kiel 'artefarita'"

Al la Laste Aperis sur la paĝo 47 amasiĝas libroj de 17 titoloj kaj nelibroj de kvar temoj, kiuj denove klarigas, ke Esperanto ja estas lingvo kun suka kulturo.

Karaj amikoj, permesu min fini la prezenton de la numero per la komenca parolo de Fabricio Valle, la redaktoro de la revuo: "Tre klare konturiĝas nova etapo por la E-movado, kiu dum jardekoj estis esence animita preskaŭ nur de nia eŭropa samideanaro. Esperanto nun plivastiĝas pli vigle tra ĉiuj kontinentoj kaj Azio ŝajnas plene vekiĝi, kun novaj frontoj en landoj kie Esperanto ne sukcesis enradikiĝi antaŭe aŭ apenaŭ estis kultivata de tro malmultaj idealistoj. Legu atente la raportan ĉefartikolon pri Esperanto en Azio."

Laste ni vidu la kovrilan bildon: Lernejanoj de Baiyangshu Elementa Lernejo en Taiyuan -- ĉefurbo de la provinco Shanxi,Ĉinio.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto