Vizitu Forumon

Bongustaj rusaj pladoj en urbo Harbino

(GMT+08:00) 2015-02-10 16:46:55     Redaktoro:Selena

Antaŭ pli ol cent jaroj, influate de la enlanda kaj internacia situacioj, dekmilo da rusoj forlasis la hejmlokon ĉe la bordo de Volgo, venis al la bordo de la ĉina rivero Songhua, kaj fiksloĝis en la ĉina norda urbo Harbino. Nuntempe, post pli ol cent jaroj, en tiu ĉi urbo fama pro abundaj neĝo kaj glacio vintre, ankoraŭ videblas, krom konstruaĵoj kun la rusa stilo ĉe stratoj, ankaŭ multaj ruse stilaj restoracioj, kiuj formis apartan bildon de tiu urbo.

La du menciitaj restoracioj situas ĉe la Centra Strato – la urba centro de Harbino. La Centra Strato estas la plej grava pied-ira komerca strato de Harbino, konstruita de rusoj en la 20-aj jaroj de la pasinta jarcento. Se vi volus preni manĝon sur la Centra Strato, 9 el dek lokanoj eble rekomendos al vi la restoracion Huamei de okcidentaj pladoj. Ĝi estas ne nur la plej antikva ruse stila restoracio en la urbo Harbino, sed ankaŭ fiero de ĉiuj ruse stilaj restoracioj en la urbo, ĉar preskaŭ ĉiu Harbin-ano iam prenis manĝon ĉi tie.

En Ĉinio, Huamei estas la unua restoracio, kiu vendas ruse stilajn pladojn, ĉar ĝi fondiĝis en la jaro 1925, kaj tiam ĝia posedanto estis judo el Rusio."

Origine la restoracio nomiĝis "Marc-restoracio de Te-trinkaj Manĝetoj" kaj ĝia fondinto estis s-ro Tsukerman, kaj poste, lin sekvis germano, polo, ĉeĥo kaj fine ĉino. Estante restoracio kun la tradicia rusa stilo, la restoracio Huamei konservas multe da tradiciaj kutimoj, ekzemple, en la restoracio ĉiam vidiĝas maljuna servisto, kiu bonvenigas gastojn ĉe la restoracia pordo.

Laŭ la kutimo de grandaj restoracioj kaj hoteloj de Rusio, oni komisias maljunan serviston renkonti gastojn por montri apartan familiarecon al la gastoj. Multaj gastoj diris, ke kiam ili vidis min stari ĉe la pordo por bonvenigi ilin, ili sentis sin senĝene same kiel hejme.

Simile al la plejparto de ruse stilaj restoracioj, ankaŭ la restoracio Huamei estis impone dekoraciita per antikvecaj lucernoj kaj surmuraj ornamaĵoj. Kvankam aristokratoj de malnova Rusio antaŭ longe jam malaperis en la urbo Harbino, tamen en la restoracio Huamei oni ankoraŭ povas percepti ian klasikan nobelecon. La gastoj sidantaj ĉe la blank-tukaj tabloj jen prenas manĝaĵon jen flustras unu kun alia. Se ĝuste tiam senbrue falas neĝflokoj ekster fenestroj, tiu bildo tute similas al fama rusa olepentraĵo.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto