|
|
||
ddguanglingsan |
La enhavo de Melodio de Guangling venis de la liromelodio "Nie Zheng (聂政) Murdis Reĝon de Han", kiu ĉefe priskribas la solenan historion, ke Nie Zheng, filo de glavfaristo en la Periodo de Militantaj Regnoj, sin mortigis, ponardinte la reĝon de Han por venĝi sian patron. La ĉefparto de ĉi tiu muzikaĵo fokusiĝas al la emociŝanĝo de Nie Zheng de malamo al indigno, kio profunde bildigas lian necedeman volon venĝi malgraŭ perforto.
La famo de Melodio de Guangling havas rektan rilaton kun Ji Kang (嵇康), la gravulo en la periodo Wei kaj Jing, kiu estas unu el la Sep Saĝuloj de la Bambua Bosko. Li estis respektata de siaj samepokuloj, ĉar li majstris en poezio kaj prozo kaj bone ludis la muzikan instrumenton, precipe en la prezentado de Melodio de Guangling. Poste, li suferis de falsa akuzo kaj estis kondamnita al morto. Pro timo, ke mankas sukcedantoj al Melodio de Guangling, li petis ludi ĉi tiun muzikaĵon surloke tuj antaŭ la ekzekuto, kio faris la muzikaĵon klasika kiel majstroverko senmorta por ĉiam.
La melodio de ĉi tiu muzikaĵo estas bolanta kaj malavara, kiu rekte esprimas la baraktan spiriton de la subpremata popolo kontraŭ la tirano, kun alta ideologia valoro kaj arta valoro. Ĝi estas ne nur la esenco de ĉina antikva muziko, sed ankaŭ la grava reprezentanto de la nacia spirito de Ĉinio.
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved. 16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040 |