Vizitu Forumon

 Novaĵoj (Februaro 18)

(GMT+08:00) 2015-02-18 16:24:44     Redaktoro:Li Lu

Saluton, karaj amikoj! Mi estas Selena kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 18-a de februaro, merkrede. Hodiaŭ unue estos novaĵoj. Vi informiĝos pri tio, ke Xi Jinping inspektis trupon en urbo Xi'an; SK pasigis rezolucion por kompleta armistico en orienta Ukrainio. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Ĉe la sojlo de la Printempa Festo, lunde Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, ĉina ŝtata prezidanto kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono inspektis trupon garnizonantan en la urbo Xi'an. En la nomo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj la Centra Milita Komisiono, li vizitis tieajn oficirojn kaj soldatojn kaj adresis al ili festan bondeziron.

En sia parolo, Xi Jinping laŭdis la trupon pro iliaj atingoj en profundigo de militprepra trejnado, farado de scienc-studado kaj eksperimento kaj kulturado de posteuloj en la lastaj jaroj. Li diris, ke la trupo faris gravan kontribuon por protekti ŝtatan sekurecon kaj stimuli evoluadon de loka ekonomio kaj socio.

Marde tagmeze en halo de Eŭropa Parlamento, okazis kultura aktivado kun la temo de feliĉa printempa festo kaj ĉina ĉarmo. La aktivado estas gastigita de la Eŭropa Parlamento kaj ĉina misio en EU. Elstaraj artprezentoj ricevis aplaŭdon de la spektantaro, kaj tio malfermis kurtenon de aktivadoj celebraj al la 40-jariĝo de establiĝo de la diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj EU.

Ĉijaro estas la 40-jariĝo de establiĝo de la diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj EU, tial la aktivado, kiu estas gastigita de Eŭropa Parlamento, unu el tri grandaj institucioj de EU, havas specialan signifon. Cetere Strebo al Revo---granda danca dramo de ĝŭangoj, ludata de arta teatro de Nanning-urbo de Guangxi estos prezentata en Bruselo en la jarfino laŭ la ĉina tradicio.

Yang Yanyi, ambasodoro de la ĉina misio en EU, diris: " Ĉijaro estas 40-jariĝo de establiĝo de la diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj EU, kaj la ĉina tradicia printempa festo baldaŭ venos, per tia speciala ŝanco ni grandigas interŝanĝon kaj kunlaboron, fortigas partnerajn rilatojn inter Ĉinio kaj EU kaj tiel faros pli grandan kontribuon por paco, prospero kaj progreso de la mondo."

SK de UN marde unuanime pasigis rezolucion kaj urĝis diversajn flankojn de orienta Ukrainio plenumi sintezan rimedon por efektivigi minskan interkonsenton atingitan en la 12-a de februaro.

Liu Jieyi, delegito de Ĉinio en UN, ĉimonata deĵoranta prezidanta lando, prezidis tiutagan publikan kunvenon de SK pri la ukraina situacio. Laŭ la rezolucio, SK forte maltrankviliĝas pri perforto en orienta Ukrainio kaj firme kredas tion, ke nur per paco oni povas solvi la nunan krizon.

Laŭ la rezolucio, SK konsentis la sintezan rimedon por efektivigi minskan interkonsenton atingitan en la belorusa ĉefurbo Minsko en la 12-a de februaro kaj bonvenigas subtenon de rusa, ukraina, franca kaj germana gvidantoj al la sinteza rimedo. SK postulis, ke diversaj flankoj plenumu la rimedojn por realigi kompletan armisticon.

Antaŭ la kunveno, SK publikigis gazetaran deklaracion por esprimi atenton al bataloj en Debalt'sevo en orienta Ukrainio kaj tiea morto kaj vundiĝo de civiluloj.

Proparolanto de usona Ŝtata Departemento Jennifer Psaki marde diris, ke politika kaj diplomatia rimedoj ankoraŭ estas la plej bonaj rimedoj por solvi la ukrainan krizon, tamen ŝi ne eliminas eblecon liveri letalajn armilojn al la ukraina registara armeo.

En tiutaga regula gazetara konferenco, ŝi ankaŭ diris, ke lanĉo de agento-milito kontraŭ Rusio malfavoras al interesoj de Ukrainio kaj internacia komunumo.

Lastatempe iuj membroj de usona Kongreso elmetis, ke Usono devas liveri letalajn armilojn al la ukraina registaro por grandigi defendan kapablon de la registara armeo. Usona prezidento Barack Obama asertis en la 9-a de februaro, ke li jam postulis al lia teamo konsideri diversajn elektojn, inkluzive de livero de defensivaj letalaj armiloj al Ukrainio.

En la 12-a de februaro en Minsko, gvidantoj de Ukrainio, Rusio, Germanio kaj Francio atingis interkonsenton pri sintezaj rimedoj por longdaŭre politike solvi la ukrainan krizon kaj pri armistico en orienta Ukrainio. La interkonsento inkluzivas kompletan armisticon ekde la nula horo de la 15-a de februaro en orienta Ukrainio kaj ekretiro de pezaj armiloj. Nuntempe armitaj bataloj en plejpartaj lokoj de orienta Ukrainio jam ĉesis, tamen en Debal'sevo ankoraŭ okazis furiozaj konfliktoj, kaj armistica interkonsento ne estas efike plenumita.

Proparolanto de la usona Ŝtata Departemento Jennifer Psaki marde diris, ke laŭplane Usono kaj Kubo faros novan interparolon pri la normaligo de la dulandaj rilatoj fine de februaro en Vaŝingtono.

De la lastaj tagoj, tri usonaj senatanoj, inkluzive de Mark Warner kaj Amy Klobuchar, vizitas Kubon por esprimi la subtenon al la propono, prezentita de Amy Klobuchar pri nuligo de komerca malpermeso al Kubo. Tiutage en la kuba ĉefurbo Havano Mark Warner indikis al amaskomunikiloj, ke ili atendas sukceson de la interparolo inter la du landoj, kiu okazos fine de februaro en Vaŝingtono.

Pri la esprimo, tiutage en regula gazetara konferenco Jennifer Psaki, proparolanto de la usona Ŝtata Departemento, atestis, ke la du landoj jam decidis okazigi la novan interparolon pri la normaligo de la dulandaj rilatoj fine de februaro en Vaŝingtono.

La 17an de decembro de 2014 usona prezidento Barack Obama kaj kuba gvidanto Raul Castro respektive donis parolon deklarante komencon de la normaligo. Sekve januare de 2015 en Havano la du landoj interparolis pri transmigrintoj, rekomenco de la diplomatiaj rilatoj kaj remalfermo de ambasadorejoj.

Finiĝis la novaĵoj!

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto