Vizitu Forumon

Ĉinio alvokas komunan batalon kontraŭ terorismo

(GMT+08:00) 2015-03-02 17:10:26     Redaktoro:Yu Rongkang

Lu Xinhua, proparolanto de la 3a sesio de la 12a Nacia Komitato de la Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco, lunde diris, ke Ĉinio ĉiam restas ĉe la opinio, ke la internacia komunumo devas kune batali kontraŭ terorismo. Li diris, ke en la lasta jaro koncernaj departementoj de Ĉinio antaŭenpuŝis kontraŭterorisman kunlaboron kun sud-aziaj, centraziaj kaj sudorient-aziaj najbaraj landoj, prenante teroristan aktivecon de la Orient-Turkestana Islama Movado kiel la ĉefan celon. Respondante ĉi-rilatan demandon de rusa raportisto, li diris, ke Ĉinio starigis mekanismon de kontraŭterorisma kunlaboro kun pli ol dek landoj kaj komencis kun ili esencan kunlaboron pri interŝanĝo de informoj, kontrolo de indikaĵoj kaj kapablokonstruo.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto