Vizitu Forumon

 Novaĵoj (Marto 3)

(GMT+08:00) 2015-03-03 17:16:14     Redaktoro:Li Lu

Saluton, karaj amikoj! Mi estas Jianping kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 3-a de marto, marde. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Vi informiĝos pri tio, ke malfermiĝis la tria sesio de la 12a Nacia Komitato de Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco; Ĉinio planas paradon por milita datreveno. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

La tria sesio de la 12a Nacia Komitato de la Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco malfermiĝis je la 3a horo marde posttagmeze en la Granca Popola Halo en Pekino.

Ĝis la 5a horo lunde posttagmeze la 3a sesio de la 12a Nacia Komitato de la Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco jam ricevis 979 proponojn, kaj 657 el ili estis endosierigitaj.

Ĉi-jare la proponoj prezentas tri ĉefajn karakterizaĵojn. La komitatanoj sin akomodas al la nova normalo de la ekonomia disvolvado kaj prezentis multajn proponojn pri tri strategioj de ekonomia disvolvado, nome konstruado de la silkvoja ekonomia zono kaj la mara silkvojo, kunordiga disvolvado de Pekino, Tianjin kaj Hebei, kaj konstruo de la ekonomia zono laŭlonge de la rivero Jangzio, pri profundigo de reformado kaj jurŝtata konstruado, kaj pri plibonigo de la popola vivteno kaj solvado de demandoj koncernaj al eduko, dungado, medicina servo, pensiasekuro kaj mediprotekto.

De la 27a de februaro ĝis la 2a de marto en Pekino okazis la Labor-Konferenco de Komercaj Agentejoj de Ĉinaj Ambasadorejoj kaj Konsulejoj. Ĉinaj prezidanto Xi Jinping kaj ĉefministro Li Keqiang respektive faris gravajn instrukciojn, komplete rekonis la laborojn de la komercaj agentejoj de ĉinaj ambasadorejoj kaj konsulejoj, kaj klare prezentis postulojn por iliaj laboroj en la nova situacio.

Ĉina vicĉefministro Wang Yang kunsidis kaj parolis kun reprezentantoj de la konferenco. Ŝtata konsilanto Yang Jiechi ĉeestis al la konferenco kaj faris raporton pri internacia situacio.

Lunde vespere proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Hua Chunying diris, ke en la kuranta jaro Ĉinio planas okazigi militistan paradon por memorfesti la 70an datrevenon de venko de la Ĉina Popola Milito de Rezisto kontraŭ Japana Agresado.

Hua diris, ke aliaj aranĝoj por celebrado de la datreveno inkluzivas mitingon, akcepton kaj celebran vesperon en Pekino, kiujn ĉeestos prezidanto Xi Jinping kaj aliaj ĉinaj gvidantoj. Ĉinio invitos ĉefajn landojn partoprenintajn en la Dua Mondmilito, aziajn landojn kaj landojn el aliaj regionoj ĉeesti la aranĝojn.

Ŝi diris, ke la gastoj inkluzivas estrojn de Unuiĝintaj Nacioj kaj aliaj internaciaj organizoj, kaj individuojn, kiuj helpis Ĉinion gajni la militon antaŭ 70 jaroj.

Ŝi asertis, ke la Ĉina Popola Milito de Rezisto kontraŭ Japana Agresado kiel grava parto de la Monda Kontraŭfaŝisma Milito helpis starigon de konfido inter la aliancanoj, kaj la ĉina popolo faris grandegan oferon por tio.

Lunde usona ŝtata sekretario John Kerry kaj rusa ministro pri eksterlandaj aferoj Sergei Lavrov interparolis en Ĝenevo kaj diskutis pri la situacio en orienta Ukrainio kaj Sirio, la irana nuklea problemo kaj aliaj aferoj. Tiu-tage ŝtatgvidantoj de Francio, Germanio, Rusio kaj Ukrainio faris telefonan interparolon kaj diskutis pri plenumado de la nova Minska Interkonsento.

John Kerry diris, ke ĝis nun ĉiu el la koncernaj flankoj elekte plenumis la interkonsenton kaj la konfliktoj en orienta Ukrainio kaj homa sufero ankoraŭ daŭras. Se batalhalto ne realiĝos, la politikaj enhavoj de la interkonsento povos esti malfacile plenumataj. Li esperas, ke lia ĉi-foja interparolo kun Sergei Lavrov ŝanĝos la situacion kaj puŝos kompletan plenumadon de la interkonsento en venontaj kelkaj horoj, sed ne en kelkaj tagoj.

Sergei Lavrov diris, ke atingo de la Minska Interkonsento montras, ke la paca procezo en Ukrainio jam akiris esencajn rezultojn, kaj sub superrigardo de la Organizo por Sekureco kaj Kunlaboro en Eŭropo, la interkonsento estas plifirmigita, kaj pezaj armiloj sinsekve retiriĝas. Tiu kiu intencas ignori la fakton kaj volas multigi armilojn al Ukrainio devas porti gravan respondecon pri damaĝo al la paca procezo. Li alvokis garantii la laŭleĝan rajton de civitanoj en orienta Ukrainio per konstitucia reformado.

Lunde Yukiya Amano, ĝenerala direktoro de Internacia Atom-Energia Agentejo diris, ke Irano devas respondi la demandojn de la Agentejo pri sia nuklea plano, sed ne ekzameni la demandojn.

Samtage en Vieno Yukiya Amano diris en la gazetara konferenco, ke Irano ne prezentis koncernajn informojn laŭ la postulo de la Internacia Atom-Energia Agentejo por klarigi la "elstarajn demandojn" ekzistantajn en la nuklea plano. Tio malrapidigis la kunlaboran procezon inter Irano kaj la Agentejo.

Antaŭ nelonge finiĝis la dua raŭndo de intertraktado inter Kubo kaj Usono. Josefina Vidal, kuba diplomato pri nord-amerikaj aferoj, malkaŝis dimanĉe en oficiala mediato, ke Kubo volas renormaligi la diplomatiajn rilatojn kun Usono, se la lasta promesas forstreki Kubon el la listo de landoj subtenantaj terorismon. Vidal diris, ke la du landoj povas akceli la renormaligon de diplomatiaj rilatoj antaŭ la restarigo de ambasadorejoj.

La novaĵ-agentejo Reuter diris, ke estis la unua fojo, ke Kubo publike esprimis sian deziron renormaligi la diplomatiajn rilatojn antaŭ ol Usono forstrekos Kubon el la listo. Antaŭ tio kuba oficisto persistis, ke la sekva intertraktado povos esti komencita, nur se Usono forstrekos Kubon el la listo.

Danke al la mediacio de speciala sendito de UN, la du partioj de la konflikto en Libio konsentis rekomenci pacan intertraktadon.

Bernardino Leon, speciala reprezentanto de ĝenerala sekretario de UN por Libio, tiutage vizitis la orientan urbeton Tobruk kaj la ĉefurbon Tripolo. En Tobruk Leon renkontiĝis kun reprezentantoj de la libia Ĉambro de Reprezentantoj sub la dominado de sekularaj fortoj, kaj poste la Ĉambro de Reprezentantoj voĉdone decidis reveni al la intertraktado. En Tripolo li kunsidis kun reprezentantoj de la Ĝenerala Nacia Kongreso de Libio sub la dominado de religiaj fortoj. Saleh Makhzoum, vicprezidanto de la Ĝenerala Nacia Kongreso, diris post la kunsido, ke la Ĝenerala Nacia Kongreso ĉeestos la pacan intertraktadon ĵaŭde en Maroko.

Ekde la 13a de la lasta julio du armitaj grupoj, kiuj subtenas respektive la sekularajn kaj religiajn fortojn, konfliktis en la ĉefurbo Tripolo kaj la dua granda urbo Banghazi, kaj pro tio la provizora registaro kaj la Ĉambro de Reprezentantoj estis devigite translokita al Tobruk. La milica grupo Libia Tagiĝo subtenanta la religiajn fortojn akiris la regadon super Tripolo. Ĝi helpis revigligon de la eksiĝinta Ĝenerala Nacia Kongreso kaj organizis nacisavan registaron. Tial en la lando estas du registaroj kaj du parlamentoj. La du armitaj grupoj konfliktis en kelkaj lokoj de la lando.

Finiĝis la novaĵoj!

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto