Vizitu Forumon

IAEA postulas Iranon liveri informojn pri nuklea plano

(GMT+08:00) 2015-03-03 12:04:58     Redaktoro:Shanshan

Lunde Yukiya Amano, ĝenerala sekretario de Internacia Atom-Energia Agentejo diris, ke Irano devas respondi la demandojn de la Agentejo pri sia nuklea plano, tamen ne ekzameni la demandojn.

Samtage en Vieno Yukiya Amano diris en la gazetara konferenco, ke Irano ne prezentis koncernajn informojn laŭ la postulo de la Internacia Atom-Energia Agentejo por klarigi la "elstarajn demandojn" ekzistantajn en la nuklea plano. Tio malrapidigis la kunlaboran procezon inter Irano kaj la Agentejo.

Nun la irana nuklea problemo iras en du diplomatiaj vojoj. Unuflanke Irano faras intensajn interkonsentojn kun Usono, Britio, Francio, Rusio, Ĉinio kaj Germanio por klopode atingi la framan interkonsenton; aliflanke la Internacia Atom-Energia Agentejo dialogas kun Irano por klarigi koncernajn demandojn de la irana nuklea plano.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto