Vizitu Forumon

Xining – malvarmeta urbo sur altebenaĵo

(GMT+08:00) 2015-03-10 10:38:07     Redaktoro:Selena

El: Li Quanju/ DFICPress (Uzo de tiu ĉi foto estas permesita kaj la kopirajto apartenas al DFICPress)

Se vi preterlasus la floradan sezonon de tulipo en majo, do vi povus elekti someron kiel la taŭgan tempon por vojaĝi tien. En julio kaj aŭgusto ĉiujare, kiam multaj ĉinaj urboj baraktas en la arda varmeco, Xining tamen sin banas en la agrable malvarmeta vento.

Xining situas en kava baseno, kiu similas al natura klimatizilo kun malpli ol 20 gradoj Celsiuse en la plej varmaj tagoj.

En varmegaj someraj tagoj, multaj en- kaj ekster-landaj turistoj svarmas al Xining, por apreci belajn naturajn pejzaĝojn kaj samtempe ĝui tiean agrablan klimaton. Oni diras, ke tiel ideala someruma loko estas neofte trovebla en Ĉinio kaj eĉ en la mondo.


1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto