|
|
||
La ferman ceremonion prezidis Zhang Dejiang, plenuma prezidanto de prezidio de la sesio, kaj ĉeestis kompartiaj kaj ŝtataj gvidantoj Xi Jinping, Li Keqiang, Yu Zhengsheng, Liu Yunshan, Wang Qishan kaj Zhang Gaoli.
En la sesio proksimume 3 000 deputitoj aprobis registaran laborraporton kaj aliajn raportojn, resumis atingojn kaj utilajn spertojn de Ĉinio en la pasinta jaro, kaj klare elmetis la ĉefajn taskojn kaj laborajn aranĝojn por la kuranta jaro.
La sesio voĉdone adoptis rezolucion pri la registara laborraporto. La rezolucio plene jesas laborojn de la Ŝtata Konsilio en la pasinta jaro, konsentas la ĝeneralajn aranĝojn, celojn, taskojn, politikojn kaj rimedojn de laboroj en 2015, elmetitajn en la registara laborraporto. La raporto klare montras, ke la enlanda malneta produkto de Ĉinio laŭplane kreskos je 7% en 2015.
La sesio voĉdone adoptis ankaŭ rezolucion pri laborraporto de la Konstanta Komitato de la Nacia Popola Kongreso, rezolucion pri laborraporto de la Plej Supera Popola Juĝejo, kaj rezolucion pri laborraporto de la Plej Supera Popola Prokurorejo.
La sesio voĉdone adoptis ankaŭ decidon pri amendo de "Leĝdona Leĝo de la Popola Respubliko de Ĉinio".
Poste Zhang Dejiang faris parolon.
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved. 16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040 |