Vizitu Forumon

Prezidio de ĉi-jara sesio de NPK okazigis trian plenan kunvenon

(GMT+08:00) 2015-03-15 10:17:49     Redaktoro:Yu Rongkang

Sabate matene en la Granda Popola Halo en Pekino la prezidio de la 3a sesio de la 12a Nacia Popola Kongreso de Ĉinio okazigis la trian plenan kunvenon sub la prezido de Zhang Dejiang, plenuma prezidanto de la prezidio.

La ĉeestantoj aŭskultis raporton de la sekretariejo de la sesio pri proponoj prezentitaj de la deputitoj dum ĉi-jara sesio. Wang Wanbin, ĝenerala vicsekretario de la Konstanta Komitato de NPK faris la raporton. Li diris, ke ĝis la 10a de marto, la difinita limdato, la deputitoj prezentis entute 521 proponojn.

La sekretariejo de la sesio prezentis siajn opiniojn pri ekzameno de la proponoj. Ĝi postulis kombini la ekzamenon kun servo al la ĝenerala situacio de laboroj de la partio kaj la registaro, efektivigo de aranĝoj de la Konstanta Komitato de NPK kaj plifortigo de la rilatoj kun popol-amasoj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto