Ĉina ĉefministro Li Keqiang dimanĉe diris, ke Ĉinio volas konstrui novtipajn rilatojn de grandaj landoj kun Usono, prezentante ne-konflikton, ne-konfrontadon, reciprokan respekton kaj kungajnan kunlaboron.
"La planita vizito de ĉina prezidanto Xi Jinping al Usono en septembro injektos novan impeton al la disvolvado de la ĉina-usonaj rilatoj", aldonis ĉefministro en gazetara konferenco post la fino de ĉi-jara sesio de la Nacia Popola Kongreso. Li emfazis, ke estas vere, ke Ĉinio kaj Usono havas diverĝojn, sed ili ankaŭ dividas vastajn komunajn interesojn.