Vizitu Forumon

Ĉina ĉeftero donos al Tajvano prioritaton en pord-malfermo

(GMT+08:00) 2015-03-15 14:28:29     Redaktoro:Yu Rongkang
Ĉina ĉefministro Li Keqiang dimanĉe diris, ke la ĉina ĉeftero donos al Tajvano prioritaton en la profundeco kaj intenseco de pord-malfermo.

Li faris la rimarkon dum respondo al demando de tajvana raportisto en la gazetara konferenco post la fino de ĉi-jara sesio de la Nacia Popola Kongreso. Li petis la raportiston transdoni al la samlandanoj en Tajvano la mesaĝon, kiun li opiniis trankviliga.

La ĉefministro ankaŭ promesis daŭre protekti la leĝajn rajtojn kaj interesojn de la tajvanaj entreprenoj kaj komercistoj en la ĉeftero, kaj doni favorajn politikojn al ili.

"Ĉinoj sur ambaŭ flankoj de la Tajvana Markolo estas membroj de unu granda familio, se ni sekvas la principon de unu Ĉinio kaj la Konsenton de 1992, oponas tajvanan sendependigon kaj subtenas pacan disvolvadon de la rilatoj inter la du bordoj," li diris.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto