Vizitu Forumon

 Novaĵoj (Marto 17)

(GMT+08:00) 2015-03-17 17:23:13     Redaktoro:Li Lu

Saluton, karaj amikoj! Selena kore bonvenigas vin al nia elsendo. Estas marde, la 17a de marto. Unue ni aŭdigos al vi novaĵojn: Ĉina prezidanto Xi Jinping renkontiĝis kun prezidanto de Eŭropa Parlamento Martin Schulz; kvar partioj okazigis ministran kunvenon pri la irana nuklea problemo. Nun bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Lunde en Pekino ĉina prezidanto Xi Jinping renkontiĝis kun prezidanto de Eŭropa Parlamento Martin Schulz.

Xi Jinping diris, ke la kuranta jaro signas la 40an datrevenon de starigo de la diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Eŭropa Unio, kaj en la pasintaj jaroj rapide disvolviĝis la duflankaj rilatoj. Ĉinio firme subtenas la eŭropan integriĝon kaj ĉiam rigardas la disvolviĝon de Eŭropo kiel gravan parton de la multpolusigo. Ĉinio kaj EU estas gravaj fortoj de la mondo kaj dividas vastajn komunajn interesojn. Li akcentis, ke disvolviĝas la duflankaj rilatoj surbaze de plimultigo de konsentoj. Li esperis, ke Ĉinio kaj EU prenos la 40an datrevenon kiel novan startpunkton, subteni altnivelajn kontaktojn de la du flankoj, grandigi pragmatan kunlaboron kaj akceli disvolvadon de la partnereco de paco, kresko, reformado kaj civilizado.

Schulz diris, ke EU kaj Ĉinio dividas multajn komunajn interesojn kaj alfrontas similajn demandojn kaj defiojn, tial tre grave estas cementi kaj plifortigi la duflankajn rilatojn. Li aldonis, ke EU volas intensigi pragmatan kunlaboron kun Ĉinio en diversaj kampoj kaj akceli disvolvadon de la partnereco.

La Fiska Departemento de Usono lunde publikigis freŝajn donitaĵojn. En januaro de la kuranta jaro Ĉinio reduktis sian posedon de usonaj obligacioj je 5,2 miliardoj da dolaroj. Ĉinio malpliigis sian posedon de usonaj obligacioj en sinsekvaj kvin monatoj, tamen ĝi restas la plej granda kreditoro de Usono.

Laŭ donitaĵoj de la Fiska Departemento, en januaro Ĉinio posedis 1 239,1 miliardojn da dolaroj da usonaj obligacioj, malpli multe ol la 1 244,3 miliardoj post la revizio en la antaŭa monato.

Wang Min, konstanta vicdelegito de Ĉinio al UN, diris en mardo, ke la internacia komunumo devas pozitive adaptiĝi al la "nova normala stato" sub la gvidado de afganaj registaro kaj popolo, kaj stabile antaŭenigi la nacian repacigon de Afganio. Tiutage la Sekureca Konsilio de UN okazigis malferman kunvenon pri Afganio kaj adoptis la rezolucion plilongigi la oficperiodon de la Helpa Misio de UN en Afganio ĝis la 17a de marto, 2016.

Wang Min diris, ke tiu ĉi jaro signas la 60an datrevenon de establo de la diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Afganio. Ĉinio volas kun la internacia komunumo firme subteni plu la nacian repacigon kaj pacan rekonstruon de Afganio, sukcesigi la transformiĝon, kaj fari pli grandan kontribuon al la ekonomia disvolvado, plibonigo de popola vivteno kaj longtempa sekureco de Afganio.

La 16an de marto Ĉinio publikigis sian planon pri futbala reformado kaj disvolvado. Rimedoj de la plano ampleksas reformadon de la Ĉina Futbala Asocio kaj la ligokonkurso, konstruon de la nacia teamo, gastigon de la Mondpokala Konkurso de la Internacia Federacio de Futbalaj Asocioj kaj emision de futbala loterio. La plano prezentas proksiman, mezperiodan kaj longperiodan strategiojn kaj preskribas, ke la Ĉina Futbala Asocio sendependiĝos disde la Nacia Sporta Administracio, kaj ĝia estraro estos profesia. La publikigo de la plano signifas, ke la futbala reformado akceliĝas, kaj futbala ludo en Ĉinio alfrontas senprecedencan historian oportunon. "Tio estas la plej granda reformo en la ĉina futbala historio," Eksterlandaj amaskomunikiloj donis vastan atenton kaj optimisman pritakson al sincereco kaj intenseco de Ĉinio en la futbala reformado.

Lunde en Bruselo supera reprezentanto de Eŭropa Unio pri eksteraj aferoj kaj sekureca politiko Federica Mogherini, kaj ministroj el Francio, Britio kaj Germanio kunvenis kun la irana samrangulo Mohammad Javad Zarif. Post la kunveno la Eŭropa Servo pro Ekstera Agado publikigis komunikaĵon, dirante, ke dum la kunveno la kvar flankoj emfazis zorgojn de la internacia komunumo pri la paca celo de la irana nuklea plano kaj la decidemon pri atingo de koncerna interkonsento.

La Blanka Domo de Usono lunde diris, ke Usono subtenos plu la du-ŝtatan solvon de la konflikto inter Palestino kaj Israelo, ĉar ĝi opinias, ke tio konforms al la plej grandaj interesoj de la du popoloj.

Proparolanto de la Blanka Domo Josh Ernest diris tiutage en regula gazetara konferenco, ke la celo de solvado de la konflikto devas esti paca kunekzisto de Israelo kiel demokratia ŝtato kaj Palestino kiel sendependa ŝtato. Usono kunlaboros plu kun la internacia komunumo por atingi tiun celon per diplomatia rimedo.

Pli frue israela ĉefministro Benjamin Netanyahu diris, ke se li estos plu sur la posteno de ĉefministro, li ne permesos fondon de palestina ŝtato. Ernesto diris, ke baldaŭ okazos la parlamenta elektado de Israelo, tial estas malkonvene, ke li faru rektan komenton pri la aserto de israela ĉefministro.

Lunde en Berlino germana ĉefministro Angela Merkel diris, ke la nova Minska Interkonsento devas esti komplete plenumata, sed ĝis nun koncernaj flankoj ankoraŭ ne realigis ĉiuflankan batalhalton, tial Eŭropa Unio aplikos novajn sankciajn rimedojn en urĝa stato.

Tiutage Merkel renkontiĝis kun la vizitanta ukraina prezidento Petro Poroshenko, kaj poste ili ĉeestis komunan gazetaran konferencon. Merkel diris en la konferenco, ke koncernaj flankoj devas konservi liberan agadon kaj sekurecon de observantoj el Organizo pri Sekureco kaj Kunlaboro en Eŭropo en orienta Ukrainio, kaj garantii, ke la du flankoj de la konflikto en orienta Ukrainio realigu batalhalton kaj retiru pezajn armilojn. Merkel diris ankaŭ, ke Eŭropa Unio jam pretigis novajn sankciojn por respondi al urĝa stato, kaj fortigo de la sankcioj dependas de la plenumo de la nova Minska Interkonsento.

Petro Poroshenko diris, ke la ukraina registaro ĉiam emfazas observi la batalhaltan sistemon kaj jam ordonis retiri armitajn fortojn en dimanĉo. Li aldonis, ke se la nova Minska Interkonsento ne povus esti plenumata, la baldaŭ okazonta kunveno de ŝtatgvidantoj de membroj de Eŭropa Unio devus decidi pri fortigo de la sankcioj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto