|
|
||
La 27an de marto la bangladeŝa polico diris, ke apud Dako, ĉefurbo de Bangladeŝo, okazis stampedo, kiu kaŭzis morton de almenaŭ dek homoj kaj vundiĝon de kelkdek.
La akcidento havis lokon en la regiono Narayanganj je 20 kilometroj for sudoriente de Dako, okaze de hinduisma festo, kiam amasaj hinduistoj sin banis laŭ la bordo de la rivero Jomuna.
La polico informis, ke inter la mortintoj estas sep virinoj kaj tri infanoj.
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved. 16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040 |