|
|
||
La vizio kaj agado pri komuna konstruado de la Silkvoja Ekonomia Zono kaj la Mara Silkvojo de la 21a Jarcento, la iniciato prezentita de ĉina prezidanto Xi Jinping dum la vizito al Centra Azio kaj Sudorienta Azio en 2013, estis eldonita de la plej alta ekonomia plananto de Ĉinio, la Nacia Disvolva kaj Reforma Komisiono kaj ministerioj de eksterlandaj aferoj kaj komerco.
La iniciato celas akceli ordan kaj liberan fluadon de ekonomiaj faktoroj, altefikan distribuadon de resursoj kaj profundan integriĝon de merkatoj per plialtigo de interligiteco de azia, eŭropa kaj afrika kontinentoj kaj iliaj apudaj maroj.
La plano diris, ke ĝi estas malferma al ĉiuj landoj kaj internaciaj kaj regionaj organizoj por partopreno kaj plenumas reciprokan respekton kaj merkatan funkciigon por serĉi komunan prosperon.
"La programoj de disvolvado estos malfermitaj kaj inkluzivaj, sed ne ekskluzivaj. Ili estos vera ĥoro konsistanta el ĉiuj landoj laŭlonge de la itineroj, sed ne solo por Ĉinio mem," ĉina prezidanto Xi Jinping diris sabate dum sia prelego en la malferma ceremonio de la Jarkunveno de Boao-Forumo por Azio 2015 en la marborda urbo de la insula provinco Hajnano, suda Ĉinio.
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved. 16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040 |