Vizitu Forumon

 Novaĵoj (Aprilo 13)

(GMT+08:00) 2015-04-14 17:37:45     Redaktoro:Selena

Saluton, karaj amikoj! Jianping kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 13-a de aprilo, lunde. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn. Vi informiĝos pri tio, ke ĉina ĉeftero bonvenigas Tajvanon aliĝi al AIIB en konvena nomo; Hillary Clinton anoncis kandidatiĝon por prezidenteco. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.
Lastatempe amaskomunikiloj de Honkongo citis parolojn de persono el la multflanka portempa sekretariejo de la Azia Infrastruktura Invest-Banko, ke Tajvano ne estas venonta fondinto-membro de la banko, tamen ĝi ankoraŭ povas esti nova membro de la banko. Responde al rilata demando, Ma Xiaoguang, proparolanto de la Oficejo de la Ŝtata Konsilio pri Tajvanaj Aferoj, konfirmis la raporton. Li reasertis, ke la Azia Infrastruktura Invest-Banko estas multflanka internacia disvolva institucio aperta kaj inkluziva kaj bonvenigas Tajvanon aliĝi en konvena nomo.

Laŭ la Enir-kaj-elira Administracio de la ĉina Ministerio de Publika Sekureco, ekde la 13a de aprilo ĝi disdonas al civitanoj en la urbo Shenzhen vizon por unu vizito al Honkongo dum semajno anstataŭ tiun por senlima aliro dum unu jaro.
La civitanoj en Shenzhen, kiuj ricevis la novan vizon, povas viziti Honkongon unu fojon dum semajno kaj resti 7 tagojn tie. La vizo por senlima aliro al Honkongo dum unu jaro ankoraŭ validas antaŭ sia limdato.

Hillary Clinton, eksa ŝtatsekretario de Usono, demokrata kandidato, dimanĉe oficiale anoncis, ke ŝi partoprenos en la venontjara konkurado pri prezidenteco, kaj promesis, ke ŝi estos defendanto de interesoj de ordinaraj usonanoj.
Tiutage, John Podesta, supera konsilisto de Clinton, unue publikigis la novaĵon per elektronika poŝto al tiuj, kiuj subtenis al Clinton aliĝi al la konkurado pri prezidenteco en 2008. Poste la kampanja teamo de Clinton publikigis en la interreto la videaĵon de ŝia kandidatiĝo.
"Mi oficiale konkuros pri la prezidenteco," Clinton diris en la videaĵo, "Ordinaraj usonanoj bezonas defendanton, kaj mi volas esti la defendanto." Ŝi aldonis, ke Usono reprosperiĝis el la ekonomia malfacilo, tamen tio favoras nur tiujn de la supra klaso.

Dimanĉe vespere inaŭguriĝis la Hanovra Industria Foiro 2015. Germana ĉefministro Angela Merkel kaj ŝia hinda kolego Narendra Modi ĉeestis la inaŭguron kaj faris parolojn.
Ĉi-jare la foiro havas la temon "integriĝa industrio kaj reto". La partoprenantoj eksponas industrian aŭtomaton kaj informan teknikon, sciencon kaj teknikon de energio kaj medio, transmision kaj regadon de povo, industriajn produktojn kaj teknologion, pionirajn produktojn, teknikojn kaj solvojn de servoj kaj produktaĵa esploro kaj disvolvo.
Pli ol 6 500 entreprenoj el 65 landoj kaj regionoj partoprenas en la foiro. 56% de la partoprenantoj venas el aliaj landoj, kaj la nombro estas rekorda en la historio de la foiro. Pli ol mil ĉinaj entreprenoj partoprenas en la foiro, kaj laŭ tiu nombro Ĉinio okupas la duan lokon post Germanio.
Pierre Krahenbuhl, estro de la Agentejo de Helpo kaj Konstruo de UN por Palestinaj Rifuĝintoj en la Proksima Oriento, alvokis dimanĉe en Damasko, ke militantoj de la ekstremisma grupo Islama Ŝtato, kiuj okupas la tendaron Yarmouk de rifuĝintoj, certigu la cekurecon de civiluloj.
Krahenbuhl diris, ke la Agentejo de Helpo kaj Konstruo de UN por Palestinaj Rifuĝintoj en la Proksima Oriento estas maltrankvila pri rifuĝintoj kaj civiluloj en la tendaro Yarmouk, kaj firme donos helpojn al tiuj, kiuj volas forlasi la tendaron kaj serĉi loĝejojn en aliaj lokoj.
Tiutage Krahenbuhl vizitis provizoran akceptejon de rifuĝintoj en lernejo apud la tendaro. Li diris, ke de post kiam la militantoj de Islama Ŝtato iris en Yarmouk en la komenco de tiu ĉi monato, pli ol 2 500 homoj forlasis la tendaron, kaj tiuj homoj bezonas helpojn de la agentejo. Li alvokis, ke la militantoj permesu al la restaj 18 mil civiluloj sekure iri el la tendaro.

Saud-arabia ministro pri eksterlandaj aferoj Saud al-Faisal dimanĉe rifuzis la alvokon de Irano pri haltigo de aeratakoj al Jemeno.
Al-Faisal tiutage ĉeestis komunan gazetaran konferencon kun alvizitanta franca ministro pri eksteralndaj aferoj Laurent Fabius. Li diris, ke Irano neniam ludis konstrueman rolon en Jemeno. Li aldonis, ke la ŝijaista armita grupo Houthi levis perforton jam unu jaron, kaj Irano ĉiam silentis pri tio; nun ĝi alvokas batalhalton, kaj tio tute ne eblas.
Li diris, ke Saud-Arabio lanĉis la operacon kontraŭ la grupo Houthi por helpi Jemenon reakiri leĝan regpotencon, tamen Irano portas nenian respondecon pri Jemeno. Li urĝis Iranon ne liveri armilojn kaj aliajn helpojn al la grupo Houthi.

Responde al la demando, ĉu Saud-Arabio militos kontraŭ Irano post la operaco kontraŭ la grupo Houthi, al-Faisal diris, ke Saud-Arabio ne povas lanĉi militon kontraŭ IranoDimanĉe en Daŭho, ĉefurbo de Kataro, inaŭguriĝis la 13a Kongreso de UN pri Krim-Prevento kaj Kriminala Justico.

Dum la kongreso Abdullah Bin Nasser Bin Khalifa Al-Thani, katara ĉefministro kaj ministro pri internaj aferoj, alvokis establi fondaĵon por eduko de rifuĝintaj junuloj en Mez-Oriento, kaj helpi regionajn junulojn, kiuj ne povas viziti lernejojn pro milito, per baza eduko kaj profesia trejno. Li urĝis landojn, kiuj akceptas rifuĝintojn, starigi lernejojn en tendaroj de rifuĝintoj por revenigi la infanojn al lernejoj. Li esperis, ke diverslandaj registaroj kaj internaciaj organizoj komencu kunordigon kaj kunlaboron pri tio.

Ĝenerala sekretario de UN Ban Ki-moon emfazis en la kongreso, ke internacia kunlaboro kaj kunordigo estas ŝlosila por bati organizitajn translandajn krimojn kaj teroristajn aktivecojn. Li alvokis, ke la internacia komunumo atingu kaj efektivigu interkonsentojn pri la batalo kontraŭ narkotaĵa komerco, prevento de krimoj kaj la batalo kontraŭ korupto.
Ĉina justica ministro Wu Aiying ĉeestis la kongreson. Ŝi apelaciis, ke ĉiuj landoj antaŭenpuŝu internacian kunlaboron en la kadro de multflankaj konvencioj, kiaj la Kontraŭkorupta Konvencio de UN, la Konvencio de UN pri Batalo kontraŭ Translandaj Organizitaj Krimoj, por pli forte bati internaciajn krimojn

Finiĝis la novaĵoj!

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto