Vizitu Forumon

 Novaĵoj (Aprilo 15)

(GMT+08:00) 2015-04-15 17:38:04     Redaktoro:Selena





Saluton, karaj amikoj! Jianping kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 15-a de aprilo, merkrede. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn, ĉefe pri tio, ke Ĉinio publikigis blankan libron pri Tibeto; Obama intencas forigi Kubon el listo de ŝtatoj subtenantaj terorismon. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

La Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilio de Ĉinio merkrede publikigis la blankan libron Tibeta Vojo de Disvolvado Estas Devigita de Nerezistebla Historia Tajdo, kiu konigas historiajn atingojn de Tibeto kaj amplekse eksplikas la gravan konkludon, ke la disvolva vojo de Tibeto estas neevitebla elekto de la historio.

Per granda nombro da donitaĵoj kaj faktoj la blanka libro konsistanta el 27 000 ideogramoj konigas la historian elekton de disvolva vojo de Tibeto en kvin kampoj, nome malnova sistemo nepre retiriĝis el la historia scenejo de Tibeto; nova Tibeto surpaŝis ĝustan vojon de disvolvado; la esenco de "meza vojo" estas disspliti Ĉinion; la ŝajno de "paco" kaj "ne-perforto"; kaj la politiko de la centra registaro por la 14a Dalaj-Lamao.

La blanka libro diris, ke de la antikveco Tibeto estas parto de la ĉina teritorio, kaj la tibeta etnogrupo estas unu el la membroj de la samsorta komunumo de la ĉina nacio. La sorto de Tibeto estas kompakte ligita kun tiu de la granda patrujo kaj la ĉina nacio. Tibeto vere eniris la modernan civilizacion nur post la fondo de la Ĉina Popola Respubliko en 1949. Travivinte gravajn periodojn de paca liberiĝo, demokratia reformado, fondiĝo de aŭtonoma regiono, reformado kaj pordomalfermo, Tibeto ne nur starigis tute novan socian sistemon, sed ankaŭ realigis historian transpaŝon de la ekonomia kaj socia disvolvado, kaj surpaŝis la vojon de socialismo kun ĉinaj karakterizaĵoj. La nuna disvolva vojo de Tibeto estas la subjektiva postulo de la evoluo de la moderna civilizacio, adaptiĝas al la progresema tajdo de la homa socio, kaj konformas al la nacia kondiĉo kaj disvolvo de Ĉinio kaj ankaŭ al la bazaj interesoj de la tibeta popolo de ĉiuj etnaj grupoj.

Hong Lei, proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj marde diris, ke Ĉinio urĝas Usonon ne interveni en la aferojn de Honkongo.

Hong faris la rimarkon en regula gazetara konferenco responde al "la politika raporto de Honkongo" publikigita de Usono. Li diris, ke honkongaj aferoj estas la internaj aferoj de Ĉinio, kaj aliaj landoj ne rajtas interveni en ilin.

Li akcentis, ke la ĉina registaro refoje urĝas Usonon plenumi sian promeson pri la ĉina-usonaj rilatoj kaj haltigi ĉian intervenon en la internajn aferojn de Ĉinio por ne damaĝi la duflankajn rilatojn.

Usona prezidento Barck Obama marde sciigis al la Kongreso, ke li intencas forigi Kubon el la listo de ŝtatoj subtenantaj terorismon. La publiko opiniis, ke tiu rimedo forigos la ĉefan obstaklon por renormaligo de la diplomatiaj rilatoj inter la du landoj.

Raporto prezentita de Obama al la Kongreso diris, ke en la lastaj ses monatoj la kuba registaro liveris neniun subtenon al internaciaj teroristaj aktivecoj, kaj ĝi promesis ne subteni plu al tiaj aktivecoj, tial li proponas nuligi la difinon de Kubo kiel ŝtato subtenanta terorismon.

La 17an de la lasta decembro Obama kaj kuba gvidanto Raul Castro samtempe anoncis komenciĝon de renormaligo de la duflankaj rilatoj, kaj Obama instrukciis la Kongreson ekzameni la demandon pri "Kubo kiel ŝtato subtenanta terorismon".

La Sekureca Konsilio de Unuiĝintaj Nacioj okazigis publikan kunvenon en mardo, kaj aprobis la rezolucion 2216 per 14 pozitivaj kaj unu sindetenaj voĉoj. Ĉinio donis pozitivan voĉon. La rezolucio reasertis la subtenon al la unuiĝo, suvereneco, sendependeco, teritoria integreco de Jemeno. Ĝi alvokis al ĉiuj koncernaj partioj de Jemeno akordiĝi pri batalhalto kiel eble plej rapide kaj pace solvi diverĝojn per interkonsiliĝo kaj dialogo.

Liu Jieyi, ĉina konstanta delegito al UN, diris post aprobo de la rezolucio, ke adopto de la rezolucio estas tre grava por kiel eble plej rapide renormaligi la situacion kaj politike solvi la jemenan demandon. Milito tute ne utilas al solvado de bazaj demandoj, dum politika intertraktado estas la sola vojo. Ĉinio alvokis al ĉiuj koncernaj partioj rapide realigi batalhalton, solvi la krizon per dialogo, kiel eble plej rapide restarigi stabilecon kaj normalan laŭleĝan ordon de Jemeno kaj antaŭenpuŝi la inkluzivan politikan transiron sub la dominado de la jemena popolo.

La Sekureca Konsilio de UN marde publikigis gazetaran deklaron, kondamnante atakojn al sud-korea kaj maroka ambasadorejoj en Libio.

La deklaro diris, ke la Sekureca Konsilio kondamnas ĉian perforton kontraŭ diplomatiaj sidejoj kaj emfazas bati ĉian teroristan aktivecon, kiu minacas internacian pacon kaj sekurecon.

Dimanĉe aro da militantoj pafis antaŭ la sud-korea ambasadorejo en Libio kaj mortpafis du lokajn gardistojn de la ambasadorejo. Lunde la maroka ambasadorejo en Libio estis atakita per bombo, tamen feliĉe, neniu estis mortigita aŭ vundita.

Marde en Seulo okazis la 10a Sekurec-Politika Konferenco de Sud-Koreio kaj Japanio. Tio estis refoja okazigo de la konferenco inter la du landoj post kvin jaroj.

La novaĵ-agentejo Yonhap raportis, ke Sud-Koreio diris en la konferenco, ke en la lasta jaro la japana registaro aprobis kabinetajn rezoluciojn pri revizio de konstitucio, kaj nuligo de malpermso de la rajto pri kolektiva memdefendo. Sud-Koreio donas gravan atenton al revizio de la Gvidlinio de la Japana-Usona Defenda Kunlaboro, kaj perfektigo de diversaj sekurecaj leĝoj.

Japanio diris, ke reviziante la Gvidlinion de la Japana-Usona Defenda Kunlaboro kaj perfektigante diversajn sekurecajn leĝojn, Japanio persistos la spiriton de paca konsititucio kaj travideble antaŭenpuŝos koncernajn laborojn.

Laurent Thomas, adjunkto de ĝenerala direktoro de la Nutraĵa kaj Agrikultura Organizo (NAO) de Unuiĝintaj Nacioj, diris marde en Haikou, ĉefurbo de Hainan-provinco, ke ekspertoj kaj avangardaj teknikoj de Ĉinio helpis multajn evoluantajn landojn, kaj li esperas, ke Ĉinio ludos pli grandan rolon en la venonta sud-suda kunlaboro.

Li faris la rimarkon en simpozio pri la venonta agadplano kaj kapablokonstruo de la Referenca Centro de la Nutraĵa kaj Agrikultura Organizo.

Finiĝis la novaĵoj!

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto