Vizitu Forumon

Kultivado de brasiknap-floroj profitigas terkulturistojn

(GMT+08:00) 2015-04-16 16:48:57     Redaktoro:Yu Rongkang

Floras brasiknapoj, kaj aparte prosperas familiaj restoracioj en la vilaĝo Dongwang. La vilaĝo kun pli ol 4 000 membroj troviĝas en la urbo Xinghua, Jiangsu-provinco en orienta Ĉinio. Tie estas pli ol cent familiaj restoracioj. Zhang Dehua, posedanto de la restoracio Chunlan, diris, ke okaze de la Brasiknap-flora Festivalo estis multaj turistoj, kaj lia restoracio estis tre okupita kaj tute ne povis kontentigi la vizitantojn.

La menciita Brasiknap-flora Festivalo estis establita de la urbo Xinghua por akceli la disvolvadon de ekologia agrikulturo kaj turismo. La urbo jam sep fojojn organizis aranĝojn de la festivalo. Ĉiuprintempe multaj turistoj el diversaj lokoj de la tuta lando vizitas la urbon por rigardi brasiknap-florojn.

Loka respondeculo pri turismo diris, ke malsame ol aliaj lokoj, en kiuj estas grandaj etendaĵoj de brasiknap-floroj, Xinghua kultivas la florojn sur terpecoj dividitaj de riveroj kaj lagoj, kaj supre rigarde la flor-kampoj estas kvazaŭ sennombraj insuletoj. Tial la urbo altiras multajn vizitantojn.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto