Vizitu Forumon

Putin emfazis gravecon de ĉina-rusa celebro de milita datreveno

(GMT+08:00) 2015-04-17 13:44:42     Redaktoro:Yu Rongkang

Ĵaŭde rusa prezidento Vladimir Putin diris, ke la signifo de la komuna celebrado de Rusio kaj Ĉinio por la 70a datreveno de venko de la Monda Kontraŭfaŝisma Milito estas eduki junulojn pri opono kontraŭ faŝismo kaj militarismo.

Putin diris en gazetara konferenco post televida intervjuo kun raportistoj, ke Sovetio kaj Ĉinio suferis grandajn perdojn en la milito kontraŭ faŝismo kaj japana militarismo, kaj la du popoloj batalis ŝultro ĉe ŝultro por la komuna venko, tial Rusio kaj Ĉinio nature devas kune celebri la datrevenon.

Putin montris, ke la signifo de la komuna celebrado estas ne nur konservi la memorojn de tiuj, kiuj faris grandan kontribuon al la venko, sed ankaŭ eduki junulojn pri opono kontraŭ faŝismo kaj militarismo, por ke simila tragedio ne reaperu en la historio de la du landoj kaj la homaro.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto