Vizitu Forumon

Xi Jinping prezentis kvin-punktan proponon pri disvolvado de rilatoj kun Pakistano

(GMT+08:00) 2015-04-21 11:47:43     Redaktoro:Lina

Lunde en Islamabado, ĉefurbo de Pakistano, ĉina prezidanto Xi Jinping renkontiĝis kun pakistana ĉefministro Nawaz Sharif. Ili konsentis altigi la dulandajn rilatojn ĝis la strategia kunlabora partnereco, senĉese pliriĉigi enhavon de la ĉina-pakistana komunumo de komuna sorto, kaj sin dediĉi al la dulanda amikeco de generacio al generacio.

Xi Jinping montris, ke Pakistano estas la unua stacio de lia unua eksterlanda vizito en la kuranta jaro, Ĉinio alte atentas siajn rilatojn kun Pakistano kaj konstante prenas la rilatojn kun Pakistano kiel prioritaton de la eksterlanda politiko. Li ankaŭ prezentis kvin-punktan proponon pri disvolvado de la rilatoj inter Ĉinio kaj Pakistano.

Nawaz Sharif diris, ke Pakistano prenas la amikecon kun Ĉinio kiel angulŝtonon de sia eksterlanda politiko, kaj la pakistana popolo alte ŝatas la fratecon kun la ĉina popolo. Pakistano dankas Ĉinion pro ĝiaj subtenoj rilate la suverenecon kaj sekurecon, kaj estas kontenta pri la bona kunlaboro kun Ĉinio pri tutmondaj kaj regionaj demandoj. Li diris ankaŭ, ke Pakistano persistas en la politiko de unu Ĉinio kaj subtenas ĉinajn starpunktojn pri Tajvano, Tibeto, Xinjiang kaj la Suda Ĉina Maro. Li aldonis, ke pakistana-ĉina ekonomia koridoro, kiel simbola projekto de la dulanda kunlaboro, estas signifoplena por paco kaj prospero de la regiono.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto