Vizitu Forumon

Novaĵoj (Aprilo 22)

(GMT+08:00) 2015-04-22 16:50:27     Redaktoro:Pluveta

Saluton, karaj amikoj! Jianping kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 22-a de aprilo, merkrede. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn, ĉefe pri tio, ke Azi-Afrika Pintkunveno inaŭguriĝis en Ĝakarto; Saud-Arabio anoncis finiĝon de aeratakoj en Jemeno. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Merkrede matene en la Konferenca Centro de Ĝakarto inaŭguriĝis Azi-Afrika Pintkunveno. Ĉina prezidanto Xi Jinping ĉeestas la kunvenon. La gvidantoj ĉeestantaj al la kunveno diskutas pri daŭrigo kaj disvolvo de la Bandunga Konferenco, kunlaboro kaj komuna disvolvado de la aziaj kaj afrikaj landoj. La kunvenon kun la temo "intensigi sud-sudan kunlaboron kaj akceli pacon kaj prosperon de la mondo" ĉeestas gvidantoj aŭ reprezentantoj el ĉirkaŭ 100 landoj kaj internaciaj organizoj.

Ĉina prezidanto Xi Jinping prezentis tri-punktan proponon pri daŭrigo kaj disvolvado de la bandunga spirito kaj antaŭenigo de kunlaboro inter aziaj kaj afrikaj landoj. Li diris en Azi-Afrika Pintkunveno, ke devas esti profundigita la azi-afrika kunlaboro, dum sud-suda kunlaboro vastigita kaj sud-norda kunlaboro akcelita.

Marde, ĉina ŝtata prezidanto Xi Jinping faris gravan parolon en la pakistana parlamento. Li pozitive taksis la amikecon kaj kunlaboron inter Ĉinio kaj Pakistano, kaj substrekis senĉese riĉigi enhavon de la ĉina-pakistana komunumo de la komuna sorto. Li ankaŭ konigis pri la ĉina koncepto de paca disvolvo kaj eksplikis la ĉinan politikon de bonnajbareco kaj amikeco por sudaziaj landoj. Li montris, ke Ĉinio volas kune kun sudaziaj landoj fortigi kunlaboron por realigi reciprokprofitan disvolvon kaj komunan prosperon.

Li akcentis, ke antaŭ dumil jaroj la Silka Vojo fariĝis la ponto de amikeco inter la du antikvaj civilizacioj, kaj en la moderna epoko ambaŭ suferis pro invado kaj premo de imperiismo kaj koloniismo, tial la koroj de la ĉina popolo kaj la pakistana popolo batas en harmonio pro similaj suferoj kaj komuna batalo. Li montris ankaŭ, ke de post la establiĝo de la diplomatiaj rilatoj, Ĉinio kaj Pakistano faris plenampleksan kunlaboron kaj subtenis unu la alian rilate reciprokajn kernajn interesojn.

Li emfazis, ke Ĉinio kaj Pakistano portas sur si gravan historian taskon de nacia revigligo, tial la du landoj devas fari intensan kunlaboron ol iam ajn antaŭe, disvolvi la avantaĝon de tradicia amikeco, najbareco kaj ekonomia interkompletigo, dividi bonajn ŝancojn, kune respondi defiojn, kune klopodi por disvolvado, kaj pliriĉigi enhavon de la komunumo de la komuna sorto por feliĉigi la dulandajn popolojn kaj akceli stabilecon kaj prosperon en la regiono.

Usona prezidento Barack Obama marde sendis leteron al la Kongreso, petante ĝin aprobi renovigon de la interkonsento de atomenergia kunlaboro inter Usono kaj Ĉinio. Li diris, ke la interkonsento utilas al tutmonda plenumo de la konvencio pri nuklea ne-disvastigo kaj protekto de interesoj de la usona eksterlanda politiko.

Ĉinio kaj Usono subskribis la interkonsenton de kunlaboro pri paca utiligo de atomenergio en la jaro 1985, kaj ĝi eksvalidiĝos en la fino de tiu ĉi jaro. Obama diris en sia letero, ke la interkonsento konformas al la usona leĝo pri nacia sekureco kaj aliaj aplikeblaj leĝoj, kaj plua aprobo servos por tutmonda efektivigo de la konvencio pri nuklea ne-disvastigo kaj protekto de interesoj de la usona eksterlanda politiko.

Wang Min, konstanta vicdelegito de Ĉinio al UN, marde diris, ke la demando de Palestino estas la kerno de la mez-orienta demando kaj rilatas al paco kaj stabileco de la regiono. Li akcentis, ke Ĉinio urĝas Palestinon kaj Israelon rekomenci kaj antaŭenpuŝi la pacan intertraktadon kiel eble plej rapide.

Tiutage la Sekureca Konsilio de UN okazigis publikan debaton pri la mez-orienta demando. Wang Min diris en la kunveno, ke nun estas daŭre malkvieta la situacio en Mez-Oriento, kaj tiel plievidentiĝas la urĝeco kaj graveco de solvado de la demando inter Palestino kaj Israelo.

Wang diris, ke Palestino kaj Israelo devas persisti en la strategia elekto de pacintertraktado; realigi starigon de sendependa palestina ŝtato kaj pacan kunekziston de Palestino kaj Israelo per paca intertraktado estas la nepra vojo al solvado de la demando.

Marde Saud-Arabio aeratakis la jemenan sudan provincon Ibb kaj pro tio mortis almenaŭ 24 civiluloj.

En la sama tago, proparolanto de la saud-arabia armeo anoncis, ke Saud-Arabio decidis ĉesigi la aeratakon nomatan "Operaco de la Decida Ŝtormo" en Jemeno ekde tiu vespero. La aeratako jam detruis ĉiujn pezajn armilojn de la ŝijaista grupo Houthi kaj nuligis ĝiajn minacojn al Saud-Arabio kaj aliaj landoj en la regiono, tial la aliancita armeo decidis ĉesigi la aeratakon en Jemeno. Li konigis, ke merkrede la aliancita armeo komencos la agadon "Redono de Espero" por batalo kontraŭ terorismo kaj serĉo de la politika solvo. Li diris ankaŭ, ke la aliancita armeo "malhelpos plu militajn agojn de la ŝijaista grupo Houthi en Jemeno".

Jemena prezidento Abd-Rabbu Mansour Hadi, kiu estas rifuĝinta en Riado, la ĉefurbo de Saud-Arabio, merkrede diris, ke li revenos al Jemeno en la proksima estonteco.

Tiutage Hadi faris skriban paroladon pere de la Araba Televido de Saud-Arabio. Li promesis rekonstrui armitajn trupojn kun nacia propreco kaj alvokis ĉiujn politikajn fortojn de Jemeno observi rezoluciojn de la Sekureca Konsilio de UN, komenci dialogon efikan kaj utilan al la lando kaj savi la ŝtaton el la manoj de komplotantoj.

Li konfesis, ke li alfrontas grandan premon. Li prognozis, ke Jemeno alfrontos multajn defiojn kaj malfacilojn, tamen li neniam supozis, ke la aferoj estas tiel malbonaj. Li alvokis diversnivelajn ŝtatfunkciulojn pli multe klopodi kaj preni sur sin la leĝan respondecon protekti naciajn instalaĵojn kaj fortigi laborkapablon.

La Sekureca Konsilio de UN marde publikigis gazetaran deklaron, esprimante sian maltrankvilon pri la multigo de kontaŭleĝaj migrantoj kaj bedaŭrante la lastatempajn ŝippereojn de migrantoj, kiuj rezultigis morton de centoj da migrantoj.

La konsilio diris en sia deklaro, ke translandaj organizitaj krimoj, ekzemple kontraŭleĝa migrado, minacas regionan sekurecon, kaj ke la organizantoj de la kontraŭleĝa migrado devas esti submetitaj al justico. La deklaro diris, ke la Sekureca Konsilio esprimas subtenojn al landoj ĝenataj de kontraŭleĝa migrado, kaj ke la internacia komunumo devas protekti migrantojn kontraŭ minaco de oragnizantoj de kontraŭleĝa migrado.

Finiĝis la novaĵoj!

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto