Vizitu Forumon

Ĉinio forte kontraŭstaras al ofervizito de membroj de la japana kabineto al la sanktejo Yasukuni

(GMT+08:00) 2015-04-23 20:41:16     Redaktoro:Xiong Linping

La 23an de aprilo en la regula gazetara konfernco Hong Lei, proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, diris, ke Ĉinio forte kontraŭstaras al la ofervizito de membroj de la japana kabineto al la sanktejo Yasukuni.

Hong Lei diris: "Koncernaj membroj de la japana kabineto ofervizitis la sanktejon Yasukuni, kie apoteoziĝas A-gradaj japanaj militkrimuloj el la dua mondmilito, tio montras eraran sintenon de Japanio pri la historio. Ni absolute kontraŭstaras al tia konduto. Ĉi tie mi emfazas, ke la rilatoj inter Ĉinio kaj Japanio povos sane kaj stabile evolui antaŭen, nur kondiĉe, ke Japnaio reale vizaĝu al la agresa historio kaj faru memekzamenon pri ĝi, kaj elradike sin detenu de militismo. Ni esperas, ke Japanio efektive plenumu seriozan esprimon kaj promeson alvizaĝi la agresan historion kaj fari memekzamenon pri ĝi, kaj kun respondecoporta sinteno traktu la koncernan problemon."

La 23an de aprilo tri membroj de la japana kabineto ofervizitis la sanktejon Yasukuni. Ili estas Eriko Yamatani, Rimura Haruko kaj Takaichi Sanae.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto