Vizitu Forumon

Sekureca Konsilio de UN alvokas intensigon de helpo al Sirio

(GMT+08:00) 2015-04-25 16:14:51     Redaktoro:Yu Rongkang

Vendrede la Sekureca Konsilio de UN publikigis deklaron de prezidanto, urĝante ĉiujn partiojn de Sirio ĉesigi perforton, kaj alvokante intensigon de la helpo al Sirio.

La deklaro de prezidanto diris, ke de post la apero de la humaneca krizo en Sirio mortis 220 mil homoj, kaj duono de la loĝantaro devigite rifuĝis el siaj hejmlokoj, interalie pli ol 3,9 milionoj iris al najbaraj landoj. En Sirio pli ol 12,2 milionoj da homoj urĝe bezonas humanajn helpojn, kaj 440 mil inter ili estas sieĝitaj en montara regiono. La deklaro akcentis, ke la siria krizo minacas pacon kaj sekurecon de la regiono kaj alportas socian, median kaj ekonomian influon al la najbaraj landoj. La deklaro opiniis, ke nur politika solvo de la siria krizo povas bremsi la malboniĝon de la humana krizo. Ĝi alvokis, ke ĉiuj landoj liveru al Sirio pli da mono por mildigi la krizon laŭ la principo de partopreno.

Liu Jieyi, konstanta delegito de Ĉinio al UN, diris, ke Ĉinio donas grandan gravecon al la humana krizo en Sirio kaj esprimas simpation al la siria popolo. Ĉinio jam kelkfoje liveris al Sirio helpmaterialojn aŭ monoferon kaj volas kontribui plu por serĉi kompletan, longedaŭran kaj konvenan solvon de la siria krizo.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto