Vizitu Forumon

Infuzrimedo de verda teo en tetaso kun kovrilo kaj subtaso

(GMT+08:00) 2015-04-28 15:14:55     Redaktoro:Selena

Tetaso kun kovrilo kaj subtaso originis de la dinastio Tang kaj popularis en la dinastio Qing, antaŭ preskaŭ 300 jaroj. Laŭlegende tia dezajno celas eviti brogon de la mano de filino de tiama plej alta administranto de Chengdu.

Tetaso kun kovrilo kaj subtaso havas tri partojn, respektive aludantajn ĉielon, homon kaj teron, kio implicas ĉinan naturan koncepton pri paca kunekzisto de la ĉielo, tero kaj homo. Samtempe ĝia formo taŭgas al preparo de preskaŭ ĉia speco de teo: bolvo kun funela formo faciligas enteni akvon kaj koncentri teon; kovrilo povas konservi internan varmon kaj filtri teon dum trinkado; subtaso, bazo de teobolvo kaj kovrilo povas eviti brogon de mano.

Antaŭe tia tetaso estis individua trinkovazo, kaj nuntempe oni kutimas infuzi teon per ĝi kaj disdoni la trinkaĵon al homoj por kunĝuo.

Kiel loki tian tetason? Tio estas arto. La metrimedo de la tetaso, kvankam ŝajnas simpla, tamen havas profundan filozofion. Ordinara tetaso kun kovrilo kaj subtaso plene enkorpigas deteniĝeman belecon de la ĉina kulturo.

1. kovrilo sin apogas sur subtaso

Tia meto de la tetaso signifas: kelnero, mi volas pli da akvo. Ĝenerale gastoj de tetrinkejo venigis kelneron por aldoni akvon per tia rimedo, sed ili povas uzi ĝin nur du fojojn. Se ili volas la trian aldonon, ili devas atendi ĝis kiam kelnero finis la aldonon al ĉiuj aliaj gastoj.

2. Ŝtonoj sur kovrilo

Tia meto de la tetaso signifas: mi foriras portempe, bonvolu ne forpreni mian teobolvon. Gastoj ĝenerale esprimas tian celon metante etan aĵon sur la kovrilo, kiaj ŝtonetoj, alumetoj aŭ teofolioj.

3. Kovrilo dorse kuŝas flanke de taso:

Tio signifas: gastoj ne estas lokanoj kaj volas peti helpon. Vidante tian meton, kelnero helpas gastojn konatiĝi kun lokanon.

4. Kovrilo staras apud la tetaso:

Gastoj ne kunportas sufiĉe da mono por trinki teon. Li donas signon al mastro de tetrinkejo aludante, ke li pagos poste. La mastro ne malkaŝas la veran embarasan situacion kaj ne ofendas senton de la gasto.

5. Kovrilo estas en la tetaso: Mi fintrinkas teon.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto