Vizitu Forumon

Longan kaj prosperanvivon al interlingvistiko------- pri maja numero de Esperanto

(GMT+08:00) 2015-04-28 15:13:16     Redaktoro:Li Lu

Karaj amikoj,jam frue de la 21-a sur la UEA-reto elŝuteblas la maja numero de la revuo Esperanto.

Ĉi-numere, kiel la teksto sur la kovrilo, aperas la lasta artikolo de la serio Interlingvistiko por Esperantistoj (IpE) de profesoro Federico Gobbo. La malferma temo de la serio estas "La holivudaj planlingvoj", elpensitaj de profesiaj lingvistoj por diversaj fikciaj filmoj. Unu el la plej famaj el tiuj lingvoj estas la klingona, parolata de la klingonoj, eksterteranoj el Star Trek, tre populara sciencfikcia televid-serio. La mansigno montrata per lampo sur nia kovrilo estas saluto de la vulkanoj, alia ekstertera popolo el tiu serio, kun la signifo "Longan kaj prosperan vivon".

Laŭpaĝe

Laŭkutime mi antaŭ ĉio parolas pri Malferme de la redaktoro Fabricio Valle sur la paĝo 99:La horo kaj la vico de la Esperanto- movadidoj, en kiu ni ekkonas novajn konceptojn: Movadido kaj TIKO, (Teknologio de informado kaj komunikado). Li argumentas pri la modelo de nuntempa Movado nepre distingiĝa de la Movado de 1887, kiam movadis tre simple: per diskonigado kaj instruado de Esperanto vivantigi ĝin! Tamen De nun estas necese pluraj E-movadidoj, ĉiu en sia specifa kampo de agado. Jen la E-movadidoj. Ili estos tiel multaj kiel la fakoj kaj la specifaj bezonoj de la mondo: Sociala E-entreprenismo (bonfara laborkampo), Ekonomia Esperantismo (ekonomiaj aktivaĵoj), Novbabelismo (la propedeŭtika valoro de Esperanto en la starigo de nova industrio de lingvoinstruado), E-landologio(internacia amikeco sub nova vestaĵo) kaj multaj aliaj.

Sur la paĝo 101 la rubriko Unua Alineo rilatas al la temoj AMO kaj M60. Stefan MacGill konigas pri la 10-a Amo sub la titolo Jubilea AMO pioniras novajn terenojn kaj raportas, "La 2-an de aprilo ekis la deka seminario de Aktivula Maturigo (AMO ) unu jaron post la fermo de la unua. La aranĝo okazis tra kvar duontagoj en la Internacia Junulara Festivalo (IJF) de la Itala Esperanto-Junularo." Barbara Pietrzak raportas pri la aktivadoj por la jaro M60, legeblas, ke aktivas en Ukrainio, la franca Bretonio, en Pakistano, en Hispanio, en Vjetnamio kaj ankaŭ iuj organizadoj kiel Semajno de Internacia Amikeco (SIA), "Armor-Esperanto" de Lillo, Pakistana E-bonstatala, Klubo de Amikoj de Unesko en Madrido, agadis ankaŭ Internacia Fervojista E-Federacio kaj La Ĝenerala Membro-kunveno de Tutmonda Esperantista Ĵurnalista Asocio. Printempa Renkontiĝo 2015 en Hanojo… Tamen ŝi sentas la aktivecon Malmultaj, sed tre bonaj iniciatoj.

Al la Dek Demandoj sur la paĝoj 102 kaj 103: Fernando Maia, juna kaj elstara brazila esperantisto, respondas laŭ sia travivaĵo alpaŝi al la movado per tute novaj aliroj, ĉu en sfero de mastrumado kaj iniciatado, ĉu en la karaktero de la agado. Estas interese mencii, ke BEL (kaj BEJO) en 2013 kunsidis por la nova estraro kaj elektis la samajn gvidliniojn de UEA (konsciigo, kapabligo, komunumo kaj kunordigo), aldonante kvinan "K": kapitaligo."Esperanto kaj la E-movado ludu rolon en la plibonigo de la mondo" estas la titolo, kaj "Estas nia devo kiel pormonda Movado konsciigi, entuziasmigi, solidarigi kaj engaĝi homojn el ĉiuj aĝoj en la agadon por pli bona mondo." estas la fina frazo.

Pri la Movado ĝenerale

Sur la paĝo 104 sub la rubriko Celpublikoj: Stefan MacGill starigas interesajn punktojn por nia agado kaj atentigas ne forgesi la kernajn mesaĝojn ---Esperanto estas lingvo --- justa kaj fascina kaj finfine --- lingvo.

Ĉirilate ni legas kelkajn titolojn: Renato Corsetti raportas pri la UEA kaj Esperanto en la Monda Socia Forumo en Tunizo (P. 107) ; Rafael Zerbetto montras sian opinion pri La rolo de Brazilo en la disvolviĝo de la Movado (P.109), Jeremie Sabiyumva parolas tion, ke Afriko pretas organizi internaciajn E-aranĝojn kun la historia dokumento pri la 5-a Afrika Kongreso de Esperanto. (P.118); Amri Wandel konkretigis la statistikojn pri Kiom da homoj uzas Esperanton en la interreto? verŝajne unuan fojon en la historio de nia lingvo objektive taksi la nombron de la E-uzantoj tutmonde, pere de la sociaj retoj. Do kiom da? Bonvole legu la paĝon 115 por trovi la ciferon! Legante la notojn pri interesaj eventoj, homoj kaj agadoj kadre de Kalejdoskopo (P 106), ni renkontas kvazaŭ pioniron Samtempulo de Zamenhof—brazila esperantisto Jose Siquara, kiu centjariĝis en la pasinta marto.

Kongreso kaj lingvo

Pri la 100-a Kongreso estas novaĵoj kaj gravaj informoj kadre de Kongresa Komuniko 3 sur la paĝo 105, kaj Claude Longue-Ėpéé prezentas pli ol 10 vidaĵojn de La malnova Lillo (P.116).

Akcentas Mark Fettes la Kongresan Temon en la artikolo Lingvoj, artoj kaj valoroj en la dialogo: en ĝeneralaj trajtoj de la temo pritraktota en Lillo nome la kulturo ampleksanta tri dimensiojn horizontalan, vertikalan kaj tempan. "Okaze de Montevideo 60, la sesdeka jaro de nia kunlaboro kun Unesko, ne povas manki sesio dediĉata al la Serio Oriento-Okcidento, en kiu aperis tiom da pintaj verkoj de la monda literaturo. Sed nia celo estos ne nur prifesti tiujn atingojn, sed ankaŭ demandi kelkajn el niaj tradukistoj pri la signifo de tiu literaturo por nia komunumo kaj por la interkultura dialogo ĝenerale."(P 111)

Kaj pri lingva kulturo, Maritza Gutiérrez verkis pri Lingva diverseco en Latinameriko: faktoj kaj minacoj, en kiu ŝi argumentas pri la lingva ekologio en amerika regiono. (P108)

Sur la paĝo 112 venas la lasta artikolo de la serio Interlingvistiko por Esperantistoj: La holivudaj planlingvoj de Federico Gobbo. Estas ege argumentinda legaĵo kun interesa demando: Ĉu laŭ vi la historio de la kligona povas instrui ion al la esperantistoj?

Recenzoj

Nun ni turnu nin al tradicia temo Recenzo, temas pri du libroj kaj muzikdiskoj de Manuel.

Redaktoro Kniivilä en Krimeo estas recenzo pri la libro Krimeo estas nia. Jorma Ahomãĸi laŭdis la kompiladon de la libro "Por mi estas plezuro fieri pro la bela kaj luksa ekstera aspekto de la eldonaĵo. La kovrilo estas alloga kaj la teksto estas zorgeme kompostita. Miaj okuloj ne trafis preserarojn. Estas tempo por substreki argumentitan kontenton" Li menciis la libron Krimeo estas nia, verkita kaj redaktita de Kalle Kniivilä, paralele en tri lingvoj, Esperanto, la sveda, kaj la finna. Laŭ konigo, Kniivila faris la saman verki paralele en tri lingvoj libron Homoj de Putin en la jaro 2014, kaj per tio gajnis la prestiĝan literaturan Kanava-premion je la unua pro La finna versio de la verko en la konkurso de ne-fikcia libro.

Alia recenzo estas titolita De abismo al amo, kaj retro, kiu komentas la germanan romanon La legisto (Der Vorleser, 1995) tradukitan jam en pli ol 40 lingvojn, kaj en 2008 ekfuroris usongermana, samtitola filmo, kiu alportis al la ĉefaktorino Kate Winslet la Oscar-premion. En 2013, ĉe Sezonoj en Kaliningrado, fine aperis la bela, klara traduko en Esperanton fare de Jean-Luc Tortel. La recenzisto Urich Becker skize rakontis la historieton kaj fine admonas,"Se vi konas nek la libron nek la filmon (aŭ eĉ se vi konas ilin), ne hezitu legi la Esperantan version de ĉi tiu romano, kiu seninterrompe kaptados vian intereson kaj okupados viajn pensojn kaj emociojn."

La recenzo sur paĝo 117 pri la muzikdiskoj titoliĝas Manuel, la kantisto kiu revenis al kantado – Flávio Fonseca kortuŝiĝas, "kiam oni legas lian memprezenton en la unua albumo, estas surpriza: li bezonis operacion en la voĉaj kordoj kaj estis malpermesite al li de la kuracistoj reveni al kantado! Sed post emeritiĝo li kontraŭis al la medicina ordono, kaj ekrekantis, ĉi-foje uzante Esperanton." Estas la konigado pri la kvar albumoj de Manuel, "Liaj diskoj estas sendube akirindaj, bonaj kaj utilaj verkoj, ĉu por simpla ĝuo, ĉu por uzado kiel lernhelpilo por lingvostudantoj, komencantoj aŭ progresantoj, solaj aŭ en kursoj."

Laste

Kadre de Laste Aperis estas listo de 22 titoloj, inkluzive de tri nelibroj (P. 119 ) kaj laste, mi ne preterlasu la paĝon 114, sur kiu legeblas 15 Nekrologoj. Al la bedaŭrataj esperantistoj ankoraŭ respektindaj mi salutas en la nomo de Movadidoj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto