Vizitu Forumon

Furoras itinero de antikva Silka Vojo

(GMT+08:00) 2015-05-12 17:21:53     Redaktoro:Selena

En la antikveco, la Silka Vojo estis konata komerca kanalo liganta Azion kaj Eŭropon. Ĝi jam havas la historion de pli ol 2 000 jaroj. Startante en la antikva urbo Xi'an de la ĉina provinco Shaanxi oriente, la Silka Vojo sin etendis trans Gansu, Ningxia, Qinghai kaj Xinjiang de Ĉinio, eniris en mezaziajn landojn de la nuna Komunumo de Sendependiĝintaj Landoj, Afganion, Iranon, Irakon kaj Sirion, rekte atingis la orientan bordon de Mediteraneo, kaj tie la silkaĵoj produktitaj de Ĉinio estis transportataj al Eŭropo…

La Silka Vojo longas je pli ol 7 000 kilometroj, kaj ĝia pli ol duono troviĝas sur la teritorio de Ĉinio. Kvankam la Silka Vojo antaŭ longe jam ne ludis plu la rolon por komercado, tamen pro la abundaj historiaj restaĵoj, belegaj naturaj pejzaĝoj kaj aparte karakterizaj naciminoritataj folkloroj ekzistantaj ambaŭflanke de la vojo, ĝi jam fariĝis furoranta turisma itinero.

Urumĉio, la ĉefurbo de la Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono, estas unu el la lokoj sur tiu itinero. Ĉi tie en la aero ŝvebas la odoro de rostita ŝafaĵo, sur stratoj vidiĝas ujguraj olduloj kun la tradicia brodita ĉapo sur la kapo, kaj ujguraj virinoj bele vestitaj. Aŭdiĝas en bazaro laŭtaj ofertaj krioj de komercistoj el landoj de meza kaj okcidenta Azio.

La naturaj pejzaĝoj laŭ la Silka Vojo estas kuriozaj kaj spektakloj. La plej famaj vidindaĵoj ĉefe situas en la provinco Qinghai kaj la Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono. Ekzemple la Sala Lago de Qinghai, Birda Insulo de Qinghai-lago, Natura Parko de Cignoj sur Bayinbuluke-stepo de Xinjiang, Ĉiela Lago en la montaro Tianshan, Flama Monto de Turfan kaj Diabla Urbo de Kelamayi ktp.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto