Vizitu Forumon

 Novaĵoj (Majo 18)

(GMT+08:00) 2015-05-18 16:29:28     Redaktoro:Ma

Saluton, karaj amikoj! Mi estas Mirinda kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas lunde, la 18a de majo. Unue ni disaŭdigos al vi kelkajn novaĵojn: ĉina prezidanto Xi Jinping renkontiĝis kun usona ŝtatsekretario John Kerry; Ĉinio kaj Irlando konsentis akceli kunlaboron. Nun bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Dimanĉe en la Granda Popola Halo en Pekino ĉina prezidanto Xi Jinping renkontiĝis kun usona ŝtatsekretario John Kerry.

Xi rimarkigis, ke li kaj prezidento Obama unuanime konsentis konstrui novtipajn rilatojn de grandaj landoj inter Ĉinio kaj Usono, kio konformas al la komunaj interesoj de la du landoj. En novembro de 2014 Obama faris ŝtatan viziton al Ĉinio, kaj dume la du ŝtatestroj atingis gravan konsenton. Li diris, ke en septembro de la kuranta jaro li oficiale vizitos Usonon invitite de Obama, kaj li atendas sincerajn kaj profundajn interŝanĝojn kun Obama pri la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono kaj pri aliaj gravaj demandoj por plivastigi la dulandan kunlaboron kaj feliĉigi la dulandajn kaj tutmondajn popolojn.

Kerry diris, ke Obama atendas la ŝtatan viziton de Xi Jinping al Usono por profundaj interŝanĝoj de opinioj pri gravaj demandoj. Li akcentis, ke la renkontiĝo de la du ŝtatestroj alportos gravan influon al la rilatoj inter Usono kaj Ĉinio.

Dimanĉe posttagmeze en Shannon ĉina ĉefministro Li Keqiang kaj lia irlanda paralelulo Enda Kenny konsentis ekspansiigi kunlaboron kaj interŝanĝojn inter la du landoj en komerco, pura energio, eduko kaj aliaj kampoj.

La interkonsento estis atingita dum ilia interparolo post la alveno de Li Keqiang, kiu atingis tiun ĉi irlandan urbon por transita vizito sur la vojo al Latin-Ameriko por kvar-landa vizito. Kenny gvidis kelkajn ministrojn al Shannon por renkonti la ĉinan delegacion.

Li Keqiang diris, ke Ĉinio kaj Irlando delonge komprenas kaj subtenas unu la alian, kaj estas profunda tradicia amikeco inter la du popoloj. Li akcentis, ke Ĉinio volas kun Irlando persisti en reciproka respekto, egaleco kaj reciproka fido, profundigi strategian interfidon, plifortigi kunordigon kaj komunikadon en paco, disvolvado, internacia regado kaj aliaj tutmondaj aferoj kaj akceli bonan disvolvadon de la strategia partnereco de reciproka profito. Li esperis, ke la du landoj grandigos la duflankan komercon per siaj avantaĝoj de ekonomia interkompletigo, pliigos reciprokan investon kaj intensigos kunlaboron en agrikulturo, ekologia farmacio kaj informadika tekniko.

Kenny bonvenigis Li Keqiang fari transitan viziton al Irlando. Li diris, ke Irlando donas grandan atenton al la ĉina ekonomia disvolvado, admiras la rimedojn alprenitajn de la ĉina registaro por ekonomia reformado, atribuas gravecon al disvolvado de la rilatoj kun Ĉinio kaj volas intensigi kunlaboron kun Ĉinio en komerco, agrikulturo, financo, aviada luado, pura energio, ekologia farmacio, eduko kaj turismo kaj grandigi homajn interŝanĝojn.

De la 18a ĝis la 26a de majo ĉina ĉefministro Li Keqiang vizitas kvar latin-amerikajn landojn Brazilo, Kolombio, Peruo kaj Ĉilio. Hispanlinvaj mediatoj donas gravecon al lia latin-amerika vojaĝo.

La hispana ĵurnalo La Mondo dimanĉe aperigis artikolon, dirante, ke tiuj kvar landoj estas ĉefaj komercaj partneroj de Ĉinio en Latin-Ameriko, kaj la komerco de Ĉinio kun tiuj kvar landoj okupis 57% de la totala komerca kvanto inter Ĉinio kaj Latin-Ameriko en 2014. Dum la vizito Li Keqiang diskutos kun gvidantoj de tiuj landoj ĉefe pri industria kunlaboro, infrastruktura konstruado, liberkomerca regiono, ekonomia kaj teknika kunlaboro, financa kunlaboro kaj profesia trejnado.

La artikolo opinias, ke Ĉinio kiel la dua ekonomio de la mondo trovis bezonatajn materialojn kaj energion en Latin-Ameriko.

Dimanĉe matene je la 6a horo militŝipoj por la ĉina-rusa militekzercado Mara Unuiĝo—2015 (Ⅰ) atingis la maron de Mediteraneo kaj organizis sin kiel maran kominan grupon

La ĉina-rusa militekzercado komenciĝis matene en la 11a de majo en la rusa urbo Novorossiysk.

Lastatempe la ĉina Komerca Ministerio publikigis la Agadplanon de Interreto plus Cirkulado. Laŭ la agadplano, en la jaro 2016 la sumo de elektronika komerco atingos 22 200 miliardojn da juanoj kaj tiu de la reta detalado kalkuliĝos al 5 500 miliardoj da juanoj. Tio signifas, ke la elektronika komerco kurantjare kaj venontjare kreskos per ĉirkaŭ 40%.

La agadplano klare difinis ses gravajn taskojn, kaj unu el ili estas disvolvi elektronikan komercon en la kamparo, komunumoj, malgrandaj kaj mezgrandaj urboj.

La agadplano ankaŭ proponis plivastigi eksterlandan merkaton, stimuli ĉi-rilatajn firmaojn starigi eksterlandajn kanalojn de vendado, kaj krei siajn proprajn markojn.

Por la ĉina agrikulturo la urĝa tasko estas redukti la uzon de insekticido kaj kemia sterkaĵo. Internaciaj kompanioj de agrikultura tekniko aktive partoprenas en la daŭripova disvolvado de la ĉina agrikulturo.

Lastatempe raportisto informiĝis el la seminario pri la plano "verda kresko", okazigita de la internacia kompanio Syngenta en Pekino, ke la kompanio disvastigas bonkvalitajn rasojn kaj protektan kultivadon en Ĉinio, kaj tio helpas terkulturistojn atingi la celon pliigi la produkton kaj redukti la uzon de kemiaĵoj.

Laŭ la sekureca departemento de Irako, dimanĉe la ekstremisma grupo Islama Ŝtato ekokupis Ramadi, ĉefurbon de la provinco al-Anbar post intensa batalo kun la registara armeo kaj milico.

Funkciulo el la provinca sekureca departemento diris al raportisto, ke nokte en tiu tago la irakaj trupoj evakuis la barakon de la oka brigado en la norda parto de Ramadi, kiu estis la lasta fortikaĵo de la iraka armeo en tiu urbo. Tio signifas, ke Ramadi jam falis en la manon de Islama Ŝtato.

Tiu funkciulo diris, ke militantoj de Islama Ŝtato kaptis centojn da civiluloj, kiuj ne povis sukcese eskapi, kaj nun ilia sekureco ne povas esti certigita. Krome, la militantoj pafis grandan kvanton da kanonobusoj al la urbo Fallujah je ĉirkaŭ 50 kilometroj okcidente de Bagdado, kaj tio rezultigis morton de tri homoj kaj vundiĝon de 12 aliaj.

Ĝenerala sekretario de UN dimanĉe faris deklaron pere de sia proparolanto, esprimante sian maltrankvilon pri multaj migrantoj kaj rifuĝintoj restantaj en la Amdaman Maro kaj la Malaka Markolo, kaj alvokante rilatajn sudorient-aziajn landojn permesi ilian albordiĝon.

La deklaro diris, ke Ban Ki-moon telefone interparolis kun malajzia ĉefministro Najib Tun Razak pri tiu afero, kaj ankaŭ plenuma ĝeneral-vicsekretario de UN Jan Eliasson havis telefonan interparolon kun ĉi-rilataj respondeculoj de Bangladeŝo kaj Indonezio. Lastatempe miloj da kontraŭleĝaj migrantoj mare alfluis de Birmo kaj Bangladeŝo al aliaj sudorient-aziaj landoj, kaj nun ili restas en la maro pro la malakcepto de Hindio, Tajlando kaj Malajzio. Tiuj homoj alfrontas seriozan humanecan krizon.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto